Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Aglo - Vikipedio

Aglo

El Vikipedio

Aglo
Pligrandigu
Aglo

Aglo estas granda rabbirdo, kiun oni povas trovi precipe en la Malnova Mondo, havanta nur du speciojn en Nordameriko (la blankkapan maraglon kaj la reĝan aglon) kaj malmultajn en la Sudameriko. La nomo aglo signifas popole multajn genrojn en la familio akcipitredoj, sed ne nur, ankaŭ fiŝaglo de la familio pandionedoj havas nomon aglo. Ĉiukaze ĉiu estas en la ordo falkoformaj.

Enhavo

[redaktu] Genroj

Pli precize aglo estas sama vorto ke la latina aquila, kaj pro tio oni devus uzi science nur por birdoj de tiu genro Aquila de la Subfamilio Buteoninae, nome:

Sed tiu Subfamilio Buteoninae enhavas ankaŭ aliajn 24 genrojn kutime nomataj agloj; nur buteoj havas propran popolan nomon en tiu subfamilio, de kie tiu ĉi prenas la nomon, spite la plejmultnombrecon de agloj. Eble pro tio, ke la nomo aglo estas tro ampleksa kaj nescienca. Ankaŭ for de tiu subfamilio, nome en familio Circaetinae estas serpentaglo.

[redaktu] Aspekto

Kiel ĉiuj rabobirdoj, la agloj havas grandegajn fortegajn hokformajn bekojn por deŝiri la karnon de sia predo, fortajn gambojn kaj krifojn. Ili havas ankaŭ ege precizan vidpovon, kiu ebligas al ili malkovri predon el granda distanco.o

[redaktu] Simbolaro

Multaj nobeloj kaj reĝoj, eĉ modernaj nacioj, uzas la aglon kiel simbolon, foje eĉ aglon kun du kapoj, ĉar ĝi figuras kaj potencon kaj belecon. La ptoleomeaj regantoj de Egiptio uzis ĝin por siaj sigeloj, dum la romianaj militistaroj uzis ĝin por siaj standardoj.

Blazono de la Unua Franca Imperio, prezidate de reĝa aglo
Pligrandigu
Blazono de la Unua Franca Imperio, prezidate de reĝa aglo

En Antikveco la reĝa aglo estis simbolo de kuraĝo kaj povo pro sia forto, grando kaj neatingebla de siaj nestoj. En greka kaj romiana mitologioj iĝis tuje unu el la simboloj de Zeŭso, Jovo aŭ Jupitero, la direĝo kaj anstataŭis rapide la ŝafgrifon kiel kapo kaj krifoj de la terura mitologia grifo. En Romio estis dekomence religia simbolo kaj iĝis milita kaj politika, kiel blazono de la Romia Imperio. Ĉiam, kiam romia legio ekmarŝis, iu soldato, la aquilifero, marŝis la unua portante la standardon kronitan per literoj SPQR kiuj signifas “senatus populusque romanus”, tio estas “senato kaj la romia popolo” kaj la reĝa aglo.

De Romio aglo pasis kiel simbolo al Bizancio, kie iĝis dukapa. Unu el la kapoj reprezentis la malnovan falitan imperion de Romio, kaj la alia la novan imperion de Konstantinopolo. Kiam Karolo la Granda restarigis la Okcidentan Imperion aŭ Sakrala Ĝermanromiana Imperio, ankaŭ tiu ĉi adoptis kiel simbolo la dukapan reĝan aglon, kvankam en la Moderna Epoko la imperia familio Habsburgo preferis anstatŭigi ĝin per la imperia aglo. Dum la Mezepoko kaj Moderna Epoko, ankaŭ multaj nobelaj familioj adoptis la reĝan aglon kiel blazono, multfoje flankigante la blazonŝildon de la familio. Lastatempe Germanio denove akceptis la reĝan aglon en la blazono anstataŭ la imperian aglon.

Kiam falis Konstantinopolo en 1453, kelkaj reĝaj familioj de orienta Eŭropo adoptis la bizancian reĝan aglon kiel blazono, por igi sin heredantoj de la ĵuse falita Orientromia Imperio. Pro tio la bizancia aglo estis blazono ankaŭ de la Rusa Imperio, kaj eĉ nuntempe aperas en la centro de la Albania flago.

Meksikia blazonŝildo
Pligrandigu
Meksikia blazonŝildo

La unukapa aglodenove estis uzata kiel blazono de Napoleono dum la efemera Unua Franca Imperio. Antaŭ tio, la ideo estis kopiata ankaŭ de la sendependistoj de Usono, sed por komprenigi, ke alvenis nova Amerika Imperio la reĝa aglo estis anstataŭata de la blankkapa maraglo, ekzistanta nur en Nordameriko. La aglo de la Meksikia flago estas tamen tute nerilata al tiuj de eŭropaj blazonoj, ĉar ĝi estas heredanta de la legendo pri la fondiĝo de urbo Tenoĉtitlano, kaj pro tio ĝi ne aperas laŭ heraldika sinteno sed vorante serpenton.

En la Katolika Eklezio, reĝa aglo estas simbolo de la plej juna apostolo, Sankta Johano. Kiam la papo Aleksandro la 6a donis titolon de Reyes Católicos aŭ Katolikaj Gereĝoj al la monarkoj de Hispanio en 1496, li permesis al ili ankaŭ aldoni al ilia blazono la aglon de Sankta Johano. La birdo restis en la hispana blazono dumdiversaj epokoj, la lasta dum la Frankismo, tiam tute nigra kaj pro tio pli proksima al imperia aglo ol al la reĝa, ankaŭ agorde kun la “imperia” sinteno de la hispana faŝismo. Dum la redemokratiigo de Hispanio oni forigis la “kokidon” de la nacia blazono laŭ la nereligia spirito de la Konstitucio de 1978.

Arrano beltza, heraldika blazono de la navara reĝo Sanĉo la 7a.
Pligrandigu
Arrano beltza, heraldika blazono de la navara reĝo Sanĉo la 7a.

En kelkaj islamaj landoj, kiel Egiptio kaj Irako oni uzas la nomatan aglo de Saladino, kiu uzis ĝin dum la epoko de la Krucmilitoj. La simbolo rilatas la movadon tutarabisman, ĉar, same ke tiu, Saladino redonis Jerusalemon al islamanoj kaj unuigis la tutan Mezorienton en ununura ŝtato sub sia regado.

En Brazila folkloro Aglo rilatas al Grupo 02 kaj al ĉiuj nombroj finitaj per 05-06-07-08 (vidu Besta loto).

[redaktu] vidu ankaŭ

 ReVo : Aglo
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com