Buteo
El Vikipedio
Buteo estas plursignifa vorto:
- Estas birda genro de la familio de Buteoninae, kiu krom tiu genro enhavas aliajn similajn birdojn kiel agloj, ne nur de genro Aquila, sed ankaŭ de aliaj.
- Krome estas la plej konata specio de tiu genro, nome Buteo buteo.
La buteo (Buteo buteo) estas granda rabobirdo.
[redaktu] Disvastiĝo
Ĝi estas trovebla ĉiuepoke en Eŭropo (escepte Islandio kaj norda Skandinavio) kaj centra Siberio, sed la birdoj de Skandinavio, Rusio, kaj Siberio migras vintre ĝis Sudorienta Afriko kaj Suda Azio. Krome ili loĝas ankaŭ en iom pli izolitaj regionoj, kiel Japanio, montara regiono inter Hindio kaj sudokcidenta Ĉinio kaj Kaŭkazo. Ĝi bredas en densa arbaro aŭ rokaroj kaj montetaroj, sed povas ĉasi en proksimaj ne tiom densaj, pli malfermaj arbaroj aŭ arbustaroj, eĉ terkultura kamparo.
[redaktu] Aspekto
Buteoj estas 50 ĝis 57 centrimetrojn longaj. La enverguro estas inter 110 kaj 130 centimetroj. La plumoj estas ĝenerale brunaj, kun makulata subparto. La buteoj estas facile rekonebla dumfluge pro larĝaj flugiloj, granda ronda vosto kaj tre mallonga kolo. Tamen dum ripozo plenkreskuloj montras diversan plumaron: blanko en subaj partoj ne estas sama en ĉiu individuo sed en Vilkrura buteo estas multe pli blanka. Krome la plej grizbruna vosto kun strietoj kaj fina strio diferencigas sufiĉe. Dumfluge flugiloj aperas brunaj antaŭe, blankaj malantaŭe kaj ĉe fino kun nigra bordo.
Pro tiom da varieco laŭ plumaro, tiu specio povas esti konfuzita en Eŭropo kun simila Vilkrura buteo, Buteo lagopus, kaj eĉ kun la pli malproksima Vespobuteo, Pernis apivorus, kiuj tiele protektas sin el akcipitroj.
[redaktu] Kutimo
Buteo estas lerta ŝvebulo, sed la flugo ŝajnas peza. Tiu rabobirdo ŝatas ĉasi de posteno, pacience observadas preskaŭ senmova. Kvankam ĝi bredas en densa arbaro, ĝi povas ĉasi en pli malferma kamparo. Tuj post kiam ĝi vidis ion, ĝi silente ŝvebglitas ĝis la predo, kiu ofte estas malgranda mamulo, ekzemple muso, foje skaraboj, malofte birdoj. Foje ĝi povas manĝi kadavraĵon.
Ili ne ofte movas poare, sed ili povas kuniĝi por migrado aŭ en favoraj vivkondiĉoj.
Voĉo estas akra miaŭo piuuu, foje plilongigita; krome ili povas uzi mallongan pli mallaŭtan kvakadon.
La konstruado de nesto komenciĝas en februaro. Du aŭ tri ovoj estas demetataj en aprilo kaj kovataj dum kvin semajnoj.