Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Blankkapa maraglo - Vikipedio

Blankkapa maraglo

El Vikipedio

Blankkapa maraglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Maraglo Haliaeetus
Specio: Blankkapa maraglo Haliaeetus leucocephalus
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Haliaeetus leucocephalus

Linnaeus 1766

La blankkapa maraglo (Haliaeetus leucocephalus) estas specio de familio akcipitredoj kaj de genro Haliaeetus, tio estas maragloj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Amerika maraglo aŭ eĉ Nordamerika maraglo, ĉefe pro esti nacia birdo en Usono kaj aperi en multegaj bildoj. Ties scienca nomo devenas el la latina Haliaeetus kaj la greka haliaetos, tio estas maraglo, kaj leucocephalus, greka esprimo por blanka kapo el leukos ("blanka") kaj kefale ("kapo").

Enhavo

[redaktu] Priskribo

Blankkapa maraglo estas unu el la plej grandaj rabobirdoj de Nord-Ameriko. Ĝia korpolongo sumas 70-90 cm, la etenditaj flugiloj 1,80 - 2,30 m (ina enverguro 2'10 kaj vira 2 m) kaj ĝi pezas el 2,5 ĝis 6,3 kg (Inoj ĉ. 5'8 kaj viroj ĉ. 4'1. Proporcioj kaj la plumkoloro similas tre al aliaj maragloj, sed la koloroj de la blankkapa maraglo estas pli fortaj, kontrastaj. La kapo kaj la kolo, la vosto kaj la subaj kaj supraj vostokovriloj estas blankaj, la korpo kaj la flugiloj estas malhel-brunaj. La kruroj, beko, vakshaŭto aŭ vaksaĵo kaj iriso de la okuloj estas helflavaj. Kiel junbirdo, ĝi havas ankoraŭ malhelan kapon, ĉar nematuruloj estas nur brunmakulitaj. La diferenciga plumaro alvenas post 2 aŭ 3 jaroj. La skeleto de plenkreska birdo pezas 250 ĝis 300 gramoj. La plumoj pezas duoblon. Ili vivas ĉ. 50 jarojn.

[redaktu] Disvastiĝo

Ĝi vivas en tuta nordameriko, pli precize en tuta kontinenta Usono, sudaj Kanado kaj Alasko kaj pli norda Meksiko. La plej granda birdaro vivas en Alasko (duono de la monda loĝantaro, ĉ. 100.000), la dua plej granda en Florido (70 % ĉe rivero St. Johns). Ties loĝantaro estis grave endanĝerigita meze de 20a jarcento pro terura uzo de insekticido DDT -nune malpermesita-; feliĉe lastatempe la nombro plinormaliĝis kaj la specio estas forironta la liston de endanĝerigitaj specioj.

En 2006 oni bredis unuan Blankkapan maraglon ekster Ameriko, nome en bestoĝardeno de germana urbo Magdeburgo. Iam oni trovis vagantan ekzempleron en Nacia Parko de Irlando: tre verŝajne ĝi estis forpelita de ŝtormo tra la Oceano Atlantiko kaj atingis tiun insulon.

[redaktu] Kutimoj

Blankkapa maraglo estas povegaj flugantoj kaj ŝvebas super varmaj aerfluoj. Ili logedaŭre vivas; estas informoj pri birdoj kiuj vivis ĝis 60 jaroj en kaptovivo.

Blankkapa maraglo kutime trumpetas kaj grakas laŭte. Tamen televide oni montras alian birdokrion nome de Ruĝavosta buteo, Buteo ventralis, kaj tiele estas konata de multaj usonanoj.

[redaktu] Nutrado

La blankkapa maraglo nutras sin ĉefe per fiŝoj kaj akvobirdoj. Ĝi nur malofte kaptas mamulojn. Sed ties dieto estas diversa kaj inkludas kadavraĵojn, fiŝojn, etajn birdojn, ronĝulojn, kaj eĉ foje forrabitan manĝaĵon aŭ rubaĵon el kampadejoj.

Tiu maraglo predas fiŝojn per superflugo de akva surfaco kaj subita preno de la fiŝo el akvo per ĝiaj krifoj. Ĝi manĝas la fiŝon prenante ĝin per unu krifo kaj disŝirante la fiŝon per la alia. Ili havas en ties piedfingroj strukturojn science nomitaj spiricules kiuj permesas ilin akurate kapti fiŝojn. Ankaŭ Fiŝaglo ĝuas tiun adaptiĝon.

Foje la fiŝo povas esti tro peza kaj la maraglo ne kapablas lerte forflugi kun ĝi kaj povas fali enakve. Tiam ĝi povas fornaĝi al sekurloko aŭ droni aŭ mortiĝi pro hipotermio.

[redaktu] Bredado

Ili konstruas grandajn nestojn el bastonetoj en altaj arboj, rbaj kaj herbejoj ili povas nesti surplanke. La paro unuigita dumvive aldonas novajn bastonetojn ĉiujare. Post kelkaj jaroj la nesto povas pezi ĝis 450 kg. En ĝi la ino demetas 1-3 ovojn � plej ofte 2 � kaj unu el ambaŭ gepatroj kovas ilin -la alia alportas manĝaĵon aŭ nestomaterialon- dum 33 ĝis 36 tagoj. La idoj -preskaŭ neniam 3 kaj tiukaze la tria estas forportita de konservistoj por enkonduki la specion en lokoj kie malaperis- forlasas la neston post 10-11 semajnoj. Ili estas sociaj -pli sociaj ol aliaj rabobirdoj-: kiam junuloj maturiĝas (je 4 aŭ 5 jaroj) revenas al sia bredloko kaj kiam maturuloj serĉas nestolokon ili preferas lokojn kie estas aliaj Blankkapaj maragloj.

[redaktu] En la heraldiko kaj Usono

La 20-an de junio 1782, oni deklaris la blankkapan maraglon heraldika blazonbesto de Usono. Ĝi venkis meleagron, kiu same konkuris. Pro tio ĝi estas tre konata en Usono eĉ kiel kaptobredita birdo. Kompreneble oni bezonas specialan permeson posedi ilin. Ĉiukaze ne estas vigla birdo por spektaklo, ĉar ĝi estas timida kaj nervozema.

Tamen la deklarigo de blazonbesto enhavas kuriozan anekdoton. Fakte en tiu menciita dato la usona parlamento, nome Continental Congress oficiale adoptis la aktualan bildon kiel blazono de Usono, precize la Blankkapa maraglo kaptante sagojn per unu krifo kaj olivobranĉon per la alia. Kelkaj usonaj ŝtatoj jam antaŭe adoptis la birdon kiel simbolo; ekzemple Novjorko en 1778.

En 1784, post la fino de la Revolucia Milito de Usono, Benjamin Franklin skribis faman leteron al sia filino el Parizo kritikante la elekton kaj proponante meleagron kiel alternativo: en tiu letero Franklin priskribas konduton de blankkapa maraglo kiel tiute nedeca besto, ĉar ĝi estas tro pigra por rekte ĉasi kaj atendas ĉeakve ke alia rabobirdo buteo kaptus fiŝon per propra peno kaj kiam tiu estas forportante la predon al ties idoj aŭ partnero, la Blankkapa maraglo persekutas ĝin kaj perforte forprenas ties predon. Krome ĝi estas malkuraĝa ĉar foje eĉ tre etaj birdoj povas malkuraĝigi kaj forpeli ilin. Tio estas malbona ekzemplo por homoj. Des pli bone stulta kaj vanta meleagro kiu almenaŭ atakas ruĝe vestitan soldaton kiu enirus en ties korto.

Tamen la blankkapa maraglo restis blazonbildo de Usono ekzemple en poŝtmarkoj, bildoj kaj eĉ en monero de kvarono da dolaro.

[redaktu] Aliaĵoj

La plej granda danĝero por la maragloj estas la mortigaj pafvundiĝoj. Kvankam ĝi estas protektata birdo de du usonaj leĝoj, nome Eagle Law (Priagla Leĝo,kiu protektas kaj Blankkapan maraglon kaj Reĝan aglon), kaj la Migratory Bird Act pri migrantaj birdoj, ĉiam ekzistas ĉasistoj por plue pripafi ilin.

[redaktu] Pliaj fotoj

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com