Rabaglo
El Vikipedio
Rabaglo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Aquila rapax
Temminck 1828 |
La Rabaglo (Aquila rapax) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiu aglo, ĝi apartenas al familio Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdajn genrojn, kiel cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp. Iam ĝi estis konsiderata kiel tutrilata al migranta birdo Stepaglo, Aquila nipalensis aŭ eĉ Aquila rapax nipalensis, kaj la du formoj estis pritaktataj kiel komunaj. Tamen, DNA studoj pruvis, ke tiuj birdoj ne estas eĉ la plej proksimaj samfamilianoj.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Ĝi bredas en plejparto de Afriko kaj norde kaj sude de la deserto Saharo, suda Rusio, Kaŭkazo, centra Azio, nordokcidenta Ĉinio, Mongolio kaj la tuta Barato. Ĝi loĝantas en stepoj kaj ebenaĵoj kun malalta herbaro; kelkaj vintras en Barato kaj Indoĉinio. Ĝi oftas en mezsekaj zonoj.
[redaktu] Aspekto
Tiu estas granda aglo kun helbrunaj supraj partoj kaj nigrecaj flugiloj kaj vosto. Subaj partoj estas tre palaj. Tiu specio estas pli malgranda kaj pala ol Stepaglo, kvankam ĝi ne havas ties palan gorĝon. La vosto estas mallonga, rondforma kaj havas nekontrastajn grizajn striojn. Ĝi estas simila al Malgranda kriaglo, Aquila pomarina, sed tiu ĉi havas ruĝan makulon en la nuko; Malgranda kriaglo, Aquila pomarina, havas ĝin helbrunan kaj tiu ĉi havas blankajn flugilajn makuloj; Malgranda kriaglo, Aquila pomarina, neniam. Ĝi longas ĉirkaŭ 62-79 cm kaj havas enverguron de 165-220 cm. Maskloj pezas el 1,6 ĝis 2 kg; inoj el 1,6 ĝis 2,5 kg. Junuloj estas malpli kontrastaj ol plenkreskuloj kaj montras blankajn striojn en flugiloj, sed ambaŭ montras ampleksan variecon en plumarkoloro.
[redaktu] Bredado
Temas pri loĝanta birdo kiu nestas en arboj, rokoj aŭ eĉ surplanke. La ino demetas el 1 ĝis 3 ovojn. Kovado daŭras 40 ĝis 45 tagojn. La ido elnestiĝas post 80 tagoj kaj estas zorgotaj de la gepatroj dum unu monato kaj duono kaj foje restas ĉe la gepatroj ĝis la venonta bredsezono.
[redaktu] Kutimoj
Temas pri pigra birdo, kiu ripozas longe surplanke kaj poste povas superflugi la plankon. Ili manĝas grandan kvanton de freŝa tuttipa viando, sed ĉefe de etaj mamuloj ĝis grando de kuniklo, reptilioj, insektoj kaj birdoj ĝis grando de koko. Ili manĝas ankaŭ kadavraĵojn -ofte kun vulturoj- kaj povas forrabi predojn de aliaj rabobirdoj.
La voĉo estas korveca bojado kaŭ-kaŭ-kaŭ, sed ĝi estas plej ofte silenta birdo, escepte dum pariĝadaj ceremonioj.
[redaktu] Referencoj
- Ŝablono:IUCN2006