Granda maraglo
El Vikipedio
Granda maraglo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Haliaeetus pelagicus
Pallas 1811 |
La granda maraglo aŭ tigrokapa haliaeto (Haliaeetus pelagicus) el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de akcipitredoj malofte videblas en Ljuŝun kaj Jingkoŭ de la Nordoriento kaj Hebej-provinco de Ĉinio; ĝi troviĝas ankaŭ en la apudmaraj regionoj de Siberio, Japanio kaj Koreio. La birdo longas unu m. La tuta korpo preskaŭ estas kovrita de brunaj plumoj, kiuj havas sur si grizbrunajn striojn. La kapo surhavas lancformajn plumojn kaj la frunto blankajn. Parto de la kovraj plumoj de la flugiloj, la supraj kaj malsupraj kovraj plumoj de la vosto kaj tiuj de la kruroj kaj la vostoplumoj ĉiuj estas blankaj. Ĝi havas 14 vostplumojn, dum la aliaj specioj de akcipitredoj havas nur 12. La vosto sin montras konveksa. La diferenco inter la longa kaj mallonga plumoj estas 12 cm. La paro da centraj vostplumoj estas pli pinta ol la aliaj.
La nomitaj haliaetoj estas la plej grandaj kaj plej rabemaj el la genro. Ili loĝas ĉe riveroj aŭ lagoj apudmaraj. Iam ili troviĝas ankaŭ apud riveroj aŭ lagoj de montregiono. Ili flugas malrapide, ŝatas fari rondflugon kaj ripozi sur dunoj ĉe maro aŭ sur altaj arboj ĉe lago. Plejparto el ili vivas solaj kaj migras grupete. Ili krias iam draste, iam akre. Ili manĝas salmojn, grandajn birdojn, kiaj anasoj, korvoj kaj lagopoj, kaj bestojn, kiaj leporoj, vulpoj, fokidoj kaj aliaj. En aprilo komenciĝas ilia genera tempo. Ili konstruas neston sur altaj poploj aú pinoj, aŭ sur krutaĵoj ĉe maro. La nesto estas konstruita el branĉoj ĉe arbokulmino en formo de telero. Ili ofte uzas malnovajn nestojn. En majo la birdino demetas du ovojn blublankajn, sen makuloj. La gebirdoj kune kovas la ovojn kaj zorgas pri`siaj idoj. La idoj ĵus eloviĝintaj portas biankan lanugon sur si. La plumoj de la tigrokapa haliaeto estas pli valoraj ol tiuj de la blankvosta haliaeto, precipe ĝiaj 14 vostplumoj aparte multekostas en la internacia merkato.