Reta Vortaro
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-vortaro > Reta Vortaro
Reta Vortaro (ReVo) estas ĝenerala esperanta vortaro en Interreto.
Ĝi havas kaj esperantlingvajn difinojn de la kapvortoj kaj nacilingvajn tradukojn, krome aldonajn informojn kiel ekzemplajn frazojn, bildojn. Krom la lingvaj indeksoj ĝi havas ankaŭ fakajn indeksojn kaj tezaŭron.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La projekto estas iniciatita fine de 1997. La celo estis enretigo de PIV, sed pro diversaj kaŭzoj ĝi fine enprenis precipe la enhavon de Plena Vortaro de Esperanto. La retpoŝta redaktado ekfunkcias fine de 1999.
[redaktu] Funkciado
La redaktado okazas per retpoŝta redaktoservo, por kiu ĉiu ajn povas registriĝi. La artikoloj estas formulitaj en XML. La diskutado de la redaktantoj okazas en dissendolisto. La enhavo kaj la iloj estas akireblaj laŭ GPLpermeso.
[redaktu] Evoluo
Je 2004-02-17, ReVo entenis la sekvajn:
- Kapvortoj: artikoloj: 8473 , derivaĵoj: 17825, sencoj: 23457, bildoj: 224
- Tradukoj: rusaj: 25878, germanaj: 23891, francaj: 19643, nederlandaj: 15500, hungaraj: 14713, belarusaj: 12643, anglaj: 11138...
- Fakvortoj: matematiko: 1222, botaniko: 765, zoologio: 736, ekonomiko, financo, komerco: 584, medicino, farmacio: 441, komputiko: 387...
Je 2006-02-17:
- Kapvortoj: artikoloj: 9147, derivaĵoj: 20366, sencoj: 25993, bildoj: 223
- Tradukoj: rusaj: 30875, hungaraj: 30489, francaj: 28681, germanaj: 25434, belarusaj: 21185, nederlandaj: 16579, anglaj: 12030...
- Fakvortoj: matematiko: 1235, botaniko: 834, zoologio: 802, ekonomiko, financo, komerco: 620, medicino, farmacio: 505, komputiko: 409
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://purl.org/NET/voko/revo/ (konstanta adreso )