Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Iberimperia aglo - Vikipedio

Iberimperia aglo

El Vikipedio

Iberimperia aglo
Dosiero:240px-Aquila_adalberti.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aglo Aquila
Specio: Iberimperia aglo Aquila adalberti
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Aquila adalberti

C. L. Brehm 1861

La Iberimperia aglo, Hispanimperia agloHispana aglo(Aquila adalberti) estas specio de aglo loĝanta kaj ekzistanta nur en sudokcidento de la Iberia Duoninsulo kaj eble nordo de Maroko. Ĝis antaŭ nelonge ĝi estis konsiderata kiel subspecio de Imperia aglo (Aquila heliaca), sed DNA studoj -Sangster, 2002- kaj la diferencoj inter plumaroj de junuloj kaj plenkreskuloj de ambaŭ birdoj pruvis, ke ili estis tiom apartaj ke ili estis diferencaj specioj. La Iberimperia aglo (Aquila adalberti) estas pli malgranda kaj malhela ol la parenca Orienta imperia aglo (Aquila heliaca). Ĝi estas nuntempe tute endanĝerigita je monda malapero.

Enhavo

[redaktu] Aspekto

La plumaro estas malhelbruna en la tuta korpo, escepte ĉe la ŝultroj kaj la alta aŭ antaŭa parto de la flugiloj, kiu estas tute blanka. Orienta imperia aglo (Aquila heliaca) havas nur ĉeŝultre kaj malpli. La nuko estas iom pli hela ol la aliaj partoj de la korpo kaj la vosto pli malhela sen helaj strioj kiel en la orienta imperia aglo. Junuloj estas iom ruĝece tute brunaj, kaj ne atingas la plenkreskulan plumaron ĝis post kvin jaroj kune kun la seksa matureco. La mezaveraĝa grando de la plenkreskuloj estas 80 cm. alta kaj pezas 2'8 kg. Tamen la inoj, pli grandaj ol la maskloj, kiel en aliaj agloj, povas atingi 3'5 kg. La enverguro estas el 1'9 ĝis 2'2 m.

[redaktu] Medio

Ili loĝas en kverkaroj kun proksimaj herbejoj. Ili manĝas preskaŭ nur kuniklojn, kiujn ili ĉasas ĉu sole ĉu popare. Ili povas predi ankaŭ leporojn, kolumbojn, korvojn kaj aliajn birdojn, kaj pli malofte vulpojn kaj etajn ronĝulojn, tre eventuale ili povas manĝi kadavraĵojn. Ties predoj estas pli malgrandaj ol tiuj de Reĝa aglo, ĉar ties krifoj ne estas tiom fortaj.

Malsimile ke la Orienta imperia aglo, la Iberimperia aglo ne migras. Ĉiu paro defendas sian ĉasbredan teritorion (ĉirkaŭ 2000 hektarojn) la tutan jaron.

[redaktu] Bredado

La Iberimperia aglo (Aquila adalberti) estas monogama. La breda sezono iras el marto ĝis julio; dume la paro rekonstruas unu el la nestoj uzataj la lastajn jarojn, ĉar ili reuzas ilin unu post la alia. Tiuj nestoj situas en kronoj de arboj kiel kverkojpinoj. En zonoj de reforestigo tiuj agloj alkutimiĝis nesti eĉ sur eŭkaliptoj, spite la fakto ke temas pri neaŭtoktona specio. Ili povas nesti kaj sur altaj kaj sur malaltaj branĉoj.

La ino demetas el 4 ĝis 5 ovojn de 130 gm. La kovado daŭras 43 tagojn. Estis ofta kresko de ĝis tri idoj, sed lastatempe malpli ol tri, ĉar la misuzo de pesticidoj plialtigis la nombron de malplenaj ovoj. Se la jaro estas malfruktodona kaj manĝo malabundas, la plej aĝa ido prenas la tuton kaj nur tiu pretervivas; sed tio ne estas vera kainismo. Kiam la gepatroj foriras serĉi manĝaĵon, ili kovras ĉu la ovojn ĉu la idojn per folioj aŭ branĉoj por malhelpi malkaŝon kaj sinsekvan predon; tamen ĝi ne ĉiam sukcesas, ĉar foje iu ido estas predata de Reĝa aglo aŭ se la la nesto estas malalta de vulpo aŭ alia mezgranda karnovorulo.

Junuloj elnestiĝas 65 ĝis 78 tagojn post eloviĝo, sed ili restas proksime kaj estas zorgataj de la gepatroj dum 2 ĝis 4 monatoj. Post tiu tempo, ili sendependiĝas kaj ekvagantas. Kiam ili maturiĝas ofte vizitas la teritorion de loĝantaj paroj serĉe de sola birdo de alia sekso. Tiam plenkreskuloj povas ataki ilin.

[redaktu] Konservado kaj loĝantaro

La Iberimperia aglo (Aquila adalberti) estis multnombra birdo komence de la 20a jarcento en la sama regiono kie nun malabundas. Dum la lastaj jardekoj ties nombro malplialtiĝis terure. Ŝajne en Portugalio nur videblas vagantaj junuloj kaj neniu paro bredas; en Maroko eble estas nur unu bredanta paro kaj ties idoj. En Hispanio estas ĉirkaŭ 200 paroj kaj nenombritaj junuloj ĉefe en naciaj parkoj Cabañeros kaj Doñana. Ekde 1991 observeblas malekvilibro inter seksoj de tiu specio, ĉar 70 % de la idoj estas maskloj. En 2005 oni organizis planon por plialtigi la nombron de inoj.

[redaktu] Danĝeroj

La kaŭzoj de la malplialtiĝo de la loĝantaro de tiu specio estas diversaj. Meze de la 20a jarcento tiuj agloj estis mortigataj de brutbredistoj kune kun aliaj rabobirdoj, spite ke neniam ili atakis gregon (eble nur eventuala atako kontraŭ hejmaj anasoj). Ankaŭ ĉasistoj kulpis ilin je malplialtigo de nombro de kunikloj. Pafado kaj venenado estis oftaj kaj eĉ ankoraŭ okazas. La unua protektado okazis danke al agado de konata konservisto kaj ekologisto hispana Félix Rodríguez de la Fuente fine de 60aj jaroj.

Spite tio la disvolvigo de elektra reto -kaj sinsekva mortigado de junuloj- la misuzo de pesticidoj kaj la ampleksiĝo de malsano miksomatozo kaj aliaj epidemioj de kunikloj, ties ĉefa manĝaĵo, preskaŭ malaperigis tiun specion. Danĝero ankoraŭ estas, sed agado unue de centra kaj nun de almenaŭ tri regionaj registaroj iom plialtigis tiun loĝantaron dum la lasta jardeko de la 20a jarcento.

[redaktu] References

  • Ŝablono:IUCN2006

[redaktu] Eksteraj ligoj

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com