Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ŝafgrifo - Vikipedio

Ŝafgrifo

El Vikipedio

Birda klaso > Akcipitredoj > Gipaeto

Ŝafogrifo
dosiero:Lammergeier.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: [[ Gypaetus ]] ' Gypaetus '
Specio: Ŝafogrifo 'Gypaetus barbatus'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Gypaetus barbatus

Linnaeus 1758

La gipaeto, ŝafgrifoliphara gipaeto, (Gypaetus barbatus), estas taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, sed tre malsimila ne nur de samfamilianoj, sed eĉ de aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj; krome ĝi estas la ununura membro de la genro Gypaetus. En Eŭrazio la gipaeto estas la plej ampleksflugila el ĉiuj la vulturoj kaj pro tio tre impona kaj rigardinda fluganta birdo. Ties hispana nomo “Quebrantahuesos”, tio estas ostrompulo -ankaŭ en aliaj lingvoj-, devenas el kutimo faligi ostojn dum alta flugo super rokaro por manĝi ties internon post ties rompiĝo.

Enhavo

[redaktu] Disvastiĝo

En Eŭropo ĝi estas serioze minacita je malapero, des pli ke ĝi reproduktiĝas ege lante; programoj estis arangitaj celantaj je reenmeti ilin en la regionojn (Alpoj, Asturio, Pireneoj, Andaluzio, Korsiko) kie ĝi iam vivadis sed ĵus malaperis. Ĝis nun ili estas videblaj en Eŭropo nur en Asturio, Pireneoj -preskaŭ 80 bredoparoj-, Alpoj -4 paroj sed multaj ekzempleroj: ĉ. 80- kaj en Balkanio -3 paroj plus 4 en insulo Kreto-, en Afriko en norda Afriko, valo Rift kaj Sudafriko, kaj en Azio en suda Arabio kaj ekde Anatolio tra Irano ĝis montoj Tian Shan kaj Himalajo. En Eŭropo daŭre estas la plej malofta el la kvar ekzistantaj vulturoj.

[redaktu] Aspekto

La mezaveraĝa enverguro de tiu specio estas de 2'5 m, kvankam kelkaj ekzempleroj povas atingi 2'80. Temas pri granda birdo kiu longas el 105 ĝis 125. Ili pezas el 4'5 ĝis 7 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La ŝafgrifo estas facile diferencebla el aliaj vulturoj per siaj longaj kaj mallarĝaj flugiloj kaj granda malhela vosto romboforma. Krome ili havas pluman kapon male kiel la aliaj vulturoj, ĉar ili enmetas nek kapon nek kolon en la kadavraĵojn.

Ties plumkoloro varias ege laŭ la aĝo; konstatendas ĝis 4 diversaj koloriĝoj longe de ties vivo:

  • Unuajaraj junuloj estas helbrunaj de ventre, brunaj en subflugiloj kaj nigraj en flugilpintoj, kapo kaj dorso, kie aperas blanka makulo.
  • Inter 1 kaj 3 jaroj la kolo daŭre estas malhela, sed kapo kaj ventro flaviĝis, kiel en plenkreskuloj. Vosto iome heliĝis.
  • Inter 3 kaj 6 jaroj flugilplumaro griziĝas, dum kolo bruniĝas kaj poste flaviĝas. Ŝultre malheliĝas.
  • Plenkreskuloj pliolsesajaraj havas pli mallarĝajn kaj angulajn flugilojn kaj voston. Korpo, kolo kaj kapo estas jam tute helflavajn, krom la nigra duonmasko -el la ruĝa okulĉirkaŭo ĝis la beko, kie pludaŭras kiel barbeto subbeka- kaj foje maldika ĉirkaŭkolo el nigraj plumoj kolbaze. Koloro flava foje estas iom ruĝeca ŝajne pro oksido prenita de fontanoj kaj ankaŭ ŝajne estas simbolo de povo inter samspecianoj. Vosto kaj flugiloj estas malhelgrizaj, sed en flugiloj akzeloj estas flavaj kaj antaŭaj estas nigraj. Dorso estas malhelbruna.

[redaktu] Bredado

La paroj de ŝafgrifoj formiĝas komence de maturiĝo kaj daŭras la tutan vivon. Ili estas loĝantaj, ne migras. Ili bredas ĉiun jaron en unura nesto konstruita ĉe enirejo de kaverneto aŭ protektita angulo en klifo. Bredado komencas en septembrooktobro per pariĝado; la ino demetas du ovojn inter decembro kaj marto. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum du monatoj kaj poste prizorgas la idojn, sed ili ne malhelpas kainismon.

Post 4 monatoj en nesto la pretervivanta ido elflugas, sed ĝi estos manĝigata de la gepatroj al kiuj akompanas por lernado de ekmanĝo. Tio daŭras el 95 ĝis 247 tagoj kaj tiam la ido emancipiĝas.

[redaktu] Manĝado

Ĝi nutras sin precipe el ostoj de kadavroj, do ĝi venas al la kadavroj ankoraŭ post la aliaj vulturoj, korvoj, mamuloj, ktp., kiam tiuj jam malaperigis la karnon. Rimarkindas, ke ĝi scipovas kaj kutimas rompigi la tro malmolajn ostojn -ĉefe longajn- faligante ilin de la alto sur rokojn. Poste ĝi suprenvenas spirale por manĝi la nutregan medolon kaj poste eĉ la pecojn de osto, ĉar la birdo povas digesti ilin. Se la osto ankoraŭ ne rompiĝis, ĝi ripetas la metodon. Fakte temas pri la ununura birdo kiu vivtenas sin preskaŭ nur el ostoj, -ĉirkaŭ 75 % aŭ eĉ plie el sia manĝaĵo-. La resto konsistas el haŭtaĵoj kaj karnorestaĵoj. Ili povas manĝi ankaŭ testudojn, kies kaparacon ili rompas per la sama metodo kiel ostojn. Osto ŝajnas stranga manĝaĵo por birdo, sed estas nutra kaj krome gipaetoj ĝuas avantaĝon, ke neniu manĝorivalo estas inter birdoj.

[redaktu] Medio

Gipaetoj loĝas en krutaj montaraj zonoj -inter 500 kaj 4.000 m de alteco super marnivelo-, kie estas klifoj aŭ ravinoj, kie facile bredas sen ĝeno kaj faligas siajn predojn super rokaroj. Ili kunhavas medion kun ĉamoj kaj ibekso.

Nesto- kaj bredozonoj estas forlasitaj se ne estas kadavroj, poste ili revenas. Studoj realigataj en Sudafriko pruvis, ke tiuj birdoj povas superflugi teritoriojn de ĝis 3000 m² serĉante manĝaĵojn. Ankaŭ junuloj emancipitaj flugas longajn distancojn, sed ili revenas al siaj naskiĝlokoj kiam maturiĝas por serĉado de partnero kaj nesti; pro tio la bredozonoj ne ampleksiĝas rapide.

[redaktu] Kutimoj

La paro defendas kuraĝe kaj perforte la bredozonon ĉefe de siaj samspecianoj. Ili serĉas manĝaĵon ĉu sole ĉu pare. Ili estas silentaj birdoj, nur iome fajfas en bredolokoj. Ili povas vivi ĝis 40 jaroj en kaptiveco.

[redaktu] Subspecioj

Oni konas tri subspeciojn de tiu specio, nome:

  • G. b. aureus kiu loĝas en Eŭrazio,
  • G. b. barbatus kiu loĝas en nordokcidenta Afriko kaj
  • G. b. meridionalis kiu loĝas en Orienta kaj suda Afriko, kiu malhavas nigran strion kolĉirkaŭan.

[redaktu] Danĝeroj

Tiu specio malaperis de siaj tiamaj eŭropaj regionoj eĉ dum la lasta jarcento. Tion kaŭzis:

  • malpliigo de ilia medio dum la homoj invadis antaŭajn neatingeblajn montarajn regionojn,
  • venenado foje neintenca sed celinte karnovorulojn kiel ursoj, lupoj, vulpoj, ktp. aŭ eĉ la aliajn vulturojn,
  • malpliigo de ŝafobredado,

[redaktu] Alio

  • Oni diras, ke el abundo de ŝafgrifoj en antikva Grekio devenas la mito de grifo, kiu en antikvaj bildoj aperas kun kapo kaj krifoj de tiu specio. Poste oni ŝanĝis ties kapon kontraŭ la pli komuna de reĝa aglo.
  • Oni diras ankaŭ, ke la greka dramaturgo Esĥilo mortiĝis pro frapado kontraŭ sia kranio de testudo forlasita ekde alto de ŝafgrifo. Laŭ la legendo la brido ŝajne konfuze opiniis lian senharan kapon ŝtono.
  • Gipaeto estas parto de blazono de Transilvanio, spite la fakton, ke tiu birdo jam ne ĉeestas tuin regionon.

[redaktu] Referencoj

  • Ŝablono:IUCN2006



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.hbw.com/ibc/phtml/votacio.phtml?idVideo=3565&tipus=1



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com