Vikipedia diskuto:Administrantoj
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Ĉu vi ŝatas iĝi administranto?
Do, subskribu ĉi-sube kun la dato kaj se ene de du semajnoj (aŭ atendu, ĝis kiam via peto ne estos plenumita, ĉar ni havas ĉi tie neniajn regulojn) neniu vikipediisto ĉi tie publike protestas, la kandidato fariĝu administranto. (Jen mia propono, se iu pensas ekz., ke du semajnoj estas tro/maltro da tempo, simple diru!) La lastan vorton ĉiukaze havas Brion, kiu administras la teknikan realigon.
Por eviti miskomprenojn: En vikipediaj diskutoj gravas la kvalito de la argumentoj kaj NE, ĉu vi estas administranto aŭ normala vikipediisto. Vi kiel administranto do apenaŭ gajnas prestiĝon.
Pri la taskoj: Administranto devas koni la vikipediajn regulojn kaj devas esti prudenta persono. Se artikolo konsistas nur el stultaĵoj, ne forgesu tamen kontroli, ĉu vere ne ekzistas antaŭa versio kun akceptebla enhavo. En dubaj kazoj komencu diskuton: Foje indas doni al la verkinto unu semajnon por ekz. neŭtraligi la enhavon aŭ por klarigi dubindan kopirajton - se ne venas reago, ni povas forigi sen pento.
Forbari IP-adresojn laŭ mi apenaŭ havas sencon. La plejmulto de la vandaloj foriras jam post du aŭ tri provoj. Kiu vere havas malicajn intencojn, ridegas pri niaj minacoj de forbarado.
Protekti paĝon povas helpi, se unu speciala temo daŭre estas atakata de vandalo.
Ne demandu min pri SQL-serĉoj: Mi neniam elprovis tion, unue ĉar al mi mankas la necesaj scioj kaj due, ĉar mi eksciis, ke tiaj eksperimentoj malrapidigas la servilon.
Nun mi esperas, ke tiuj vortoj ne fortimigas volontulojn! Mi ege ŝatus havi ĉi tie pli da administrantoj, unue ĉar mi pli ŝatas verki ol detrui kaj due, ĉar mi devas konfesi, ke mi ne havas tempon por kontroli la lastajn ŝanĝojn tiel atente kiel mi devus... Amike, --Unukorno 18:28, 16. Sep 2003 (UTC)
- Dankon al Arno! Ĉu pli da volontuloj?
-
- Do, mi ĵus sendis publikan mesaĝon al Brion, ke li faru el Arno administranton. Vidu: http://meta.wikipedia.org/wiki/User:Brion_VIBBER/Todo_list
- Jen mi ricevis la administrajn rajtojn. Dankon al Brion, kaj kredu vi ĉiuj ke mi konscias pri la respondeco kaj uzos la rajtojn konforme al la vikipediaj reguloj. (La artikolon Novaj paĝoj + la diskuton mi nun memstare povis forigi. ) Arno Lagrange 08:26, 13. Okt 2003 (UTC)
- Do, mi ĵus sendis publikan mesaĝon al Brion, ke li faru el Arno administranton. Vidu: http://meta.wikipedia.org/wiki/User:Brion_VIBBER/Todo_list
-
-
-
- Gratulon, Arno! Kaj dankon pro via unua ago! Sciindaĵo: Diskutaj paĝoj ne aŭtomate malaperas, kiam oni forigas artikolon. Prefere do unue forigu la diskuton kaj poste la artikolon - se la artikolo jam forestas, oni iom malfacile retrovas la diskutan paĝon. Amike, --Unukorno 10:51, 13. Okt 2003 (UTC)
-
-
- Rilate: "...se ene de du semajnoj neniu vikipediisto ĉi tie publike protestas, la kandidato fariĝu administranto." Mi jam vidis diversajn regulojn (vi verŝajne konas la proceduro(j)n ĉe en:, ĉe ro: rajtas voĉdoni nur ĝistiamaj adimistrant(in)oj, ktp.) sed tio ja estas sistemo, kiu haltigis la Eŭropan unuiĝon dum jaroj kaj tial verŝajne sistemo pripensinda.
-
- Ĉu pli da volontuloj? --Unukorno 17:29, 1. Okt 2003 (UTC)
[redaktu] Kandidatoj
Jen propono iom protokoligi la proceson fariĝi administranto por ke ĉiuj vikipediistoj povu partopreni en la decido. 14 tagojn (ĉu ne prefere 10 ? ) post kandidatiĝo, findecido estu farita kaj la peto se jesa transdonita al administranto kun "burokarataj" rajtoj. (Nur tia rajtas igi uzanton administranto).
Atentinda estas la maniero kiel la kandidato agis rilate aliajn kontribuantojn : ĉu atentadas alies kontribuadon? ĉu trafe reagas al diversaj situacioj (mistitolado, vola aŭ nevola fuŝo, ...)? ktp.
[redaktu] Keldan
Kandidatiĝas la 24-an de januaro de 2006 11:39 (UTC)
Mi aktivas en la Vikipedio jam de pli ol du jaroj, ĉefe okupiĝante pri artikolredaktado je temoj rilate al la Bahaa Kredo, temoj de linvoscienco, kaj ekologiaj kampoj. Mi faras multe da intervikia laboro, kaj ankaŭ aktivas en la anglalingva Wikipedia (ankaŭ ekde antaŭ du jaroj). Mi ĉefe laboras por netigi artikolojn, glatigi ilian aspekton kaj fluon, kaj kreskigi neŭtralan vidpunkton. Ĉar en la Esperanta Vikipedio ankoraŭ ne estas multe da vandalismo, mi ne multon faris koncerne tion, kvankam multe da tia laboro mi faras en la anglalingva Wikipedia. Keldan 11:39, 24. Jan 2006 (UTC)
- Por: Marcos 12:36, 24. Jan 2006 (UTC),
Biciklanto 06:53, 24. Apr 2006 (UTC), sendube por Slavik IVANOV 19:54, 24. Apr 2006 (UTC).
- Kontraŭ:
- Indiferente: Roberto 11:55, 24. Jan 2006 (UTC)
- Komentoj:
- Ekzamene:
- Demandoj por la kandidato:
Kara kandidato, dankon pro via ofero servi la Vikipedion ĉi-maniere. Bonvolu alrespondi kelkajn kutimajn demandojn por helpi gvidi voĉdonontojn:
1. Kiujn sisopo-taskojn, se iujn ajn, vi pretus fari?
- R. Kvankam mi ne ĉasas lokojn por uzi administrajn rajtojn, mi volas traduki kaj ampleksigi pli da paĝoj pri vikipediaj reguloj (aparte tiuj, kiuj jam ekzistas alilingve, sed ankoraŭ ne Esperante), kaj ankaŭ pretus prizorgi artikolojn, kiuj kandidatiĝas por forviŝo. Plaĉus al mi helpi pri disput-arbitraciado, se tio bezonatos. Mi ankaŭ pretas helpi zorgi pri vandalismo.
2. El viaj artikoloj aŭ kontribuoj al la Vikipedio, ĉu estas iuj pri kiuj vi aparte fieras? Se jes, kial?
- R. Mi opinias, ke miaj klopodoj ĉe Asheville (Norda Karolino) kaj Bahaa kalendaro tre kontentigas min, ĉar ili nun aspektas tre profesi-nivelaj; ankaŭ miaj aldonoj kaj redaktoj ĉe Ĉeroka lingvo, ĉar mi povis uzi lingvosciencajn konojn por krei artikolon pri tre bela kaj prikoninda lingvo. Ĉe du diskutoj, Gandalf kaj Ĥ, mi honeste kaj trankvile traktis aferojn, kiuj laŭ mi traktindis.
3. Ĉu vi havis iujn konfliktojn pri redaktado estintece aŭ ĉu vi sentas ke aliaj vikipediistoj kaŭzis al vi emocistreĉiĝon? Kiel vi traktis ĝin kaj kiel vi opinias ke vi traktos ĝin estontece?
- R. Honeste ne. La Esperanta Vikipedio estas sufiĉe trankvila loko por kunlaborado, pro kompreneblaj kialoj. Al mi tre plaĉas niaj reguloj pri Vikietiko, do okaze de disputo mi certe provos subteni ilin miaflanke, kaj agi tre diplomate.
Nu, jam pasis monato, kaj mi ne scias, ĉu efektive okazis decido pri mia kandidatiĝo. Do, ĉu mi administrantiĝu aŭ atendu ĝis mi akiros pli da sperto? Keldan 09:30, 24. Feb 2006 (UTC)
Evidente la kandidatiĝo de Keldan estis iom forgesita. Mi proponas ke li denove antentigu pri sia kandidatiĝo kaj li fariĝos administranto post du semajnoj kiam la komunumo estos espriminta sian pozicion. Dormanta kandidatiĝo ne povas aŭtomate rajtigi iun fariĝi administranto nur simple ĉar preskaŭ neniu priatentis ĝin. Arno Lagrange ✉ 20:00, 26. Apr 2006 (UTC)
- Kompreneble mi ne volas aŭtomate administrantiĝu nur pro la malatento de la aliaj administrantoj. Sekve, mi reatentigas pri mia kandidatiĝo, laŭ via konsilo - sed, se mi ne miskomprenas, nur s-ro VIBBER havas la povon administrantigi. Mi lasis mesaĝon por li ĉe lia propra diskutpaĝo komence de marto, kaj ankoraŭ ne venis repliko. Do, ĉu vi opinias, ke mia reatentigo vere trovos rezulton, se li ne ĉeestas? Ĉu iu scias kie li estas, aŭ ĉu li spertis ian misaĵon? Verŝajne lia lasta kontribuo al la Vikipedio mem estis komence de julio 2005. Keldan 01:49, 28. Apr 2006 (UTC)
- Arno ankaŭ havas la povon administrantigi. Kaj eble Arno intencis, ke vi atentigu pri via kandidatiĝo en iu multe legata loko, ekzemple en Vikipedio:Diskutejo. Mi do konsilas al vi tie atentigi al la homoj pri via atendanta kandidatiĝo ĉi tie. Marcos 23:27, 1. Maj 2006 (UTC)
[redaktu] Marcos
- Kandidatiĝas la 31-an de oktobro 2005
- Saluton, mi kandidatiĝas por fariĝi administranto, ĉar mi notis ke multaj administrantaj taskoj ne rapide plenumiĝas, ekz-e prilabori la liston de forigendaj artikoloj. Ĉar mi jam dum longa tempo aktivas en la Vikipedio kaj bone konas la regulojn, mi pensas ke mi bone taŭgas por tiu ĉi laboro. Se mi iĝos administranto, mi ankoraŭ pli ofte trarigardos la novajn artikolojn por plibonigi la vikipedian kaj lingvan stilon de la novaj artikoloj kaj forigi fuŝaĵojn.
- Por:
-
- Biciklanto 14:37, 28. Nov 2005 (UTC) Mi subtenas la kandidatiĝon. Certe la nombro da administrantoj devas kreski. (interkrampe: mi fakte rimarkis vian kandidatiĝon nur tiom malfrue ĉar mi maltrafis la aperon en Lastaj ŝanĝoj aŭ en alia paĝo. Post voĉdono por Petr Tomasovsky, mi ankaŭ subtenas vin!)
- Yekrats 20:07, 28. Nov 2005 (UTC)
- Slavik IVANOV 12:08, 14. Dec 2005 (UTC)
- Kontraŭ:
- Ekzamene:
- Mi ne plene komprenis, kion vi volas fari pri la listo de forigendaj artikoloj? Tiu listo estas redaktebla (ŝanĝebla) de ajna Vikipediisto. Mi mem regule kontrolas la liston kaj preferas ellabori la menciitajn artikolojn, ol forigi ilin. Alaŭdo 23:34, 31. Okt 2005 (UTC)
-
-
- La celo de la listo ja estas listigi forigendajn artikolojn. Artikoloj, kiujn oni povas ellabori prefere ne estu sur tiu listo. La plej multaj artikoloj menciitaj tie estas aŭ mistajpaĵoj (kiuj eĉ ne meritas redirektigilojn) aŭ simple sensencaj artikolnomoj. Ambaŭ devas esti forigitaj, sed tion povas fari nur administranto, ne normala uzanto. Jen kion mi volas fari. Marcos 11:30, 2. Nov 2005 (UTC)
- Mi plu ne komprenas, kial vi bezonas tiujn rajtojn, pardonu min. Laŭ la politiko de vikipedio oni rajtas forigi la artikolojn tuj nur en malmultaj okazoj (mistajpo, vandalismo), en ĉiuj aliaj okazoj oni ja devas proponi la artikolon por forigo. Mi trarigardis la paĝon de forigendaj artikoloj kaj trovis nur unu proponon por forigo de vi, sufiĉe freŝan. Mi tute ne havis la impreson ke bezonatas plia administranto por forigi multajn forigendajn artikolojn -- ja preskaŭ ĉiuj ne estas forigendaj sed simple ja plibonigendaj(plievoluigendaj aŭ bezonantaj redirekton). Tiuj artikoloj, kiuj vere estas forigendaj (kaj tiuj ne multas tie) ja estas forigataj de Yekrat. Do, pardonu, mi ne havas ion personan kontraŭ vi kaj ja eĉ persone konas vin -- sed me ne konsideras vian argumenton grava por administrantiĝo. Eble vi klare indiku, kion kroman, krom la forigon, vi planas fari kun viaj eblaj rajtoj de administranto. Alaŭdo 19:31, 2. Nov 2005 (UTC)
- Mi konscias pri tio, ke Yekrats multe zorgis pri la forigo de artikoloj, kvankam ne ĉiam tre rapide (kio ja estas kompreneble kiam nur unu homo zorgas pri tia laboro). Mi pensas ke estus pli bone, se almenaŭ du homoj regule zorgas pri ĉi tio. Aldone, mi kredas ke la Esperanta Vikipedio ĝenerale havas iom tro malmultajn aktivajn administrantojn. Ĝi nuntempe jam estas granda verko kun multegaj ŝanĝoj ĉiutage, do ĝi bezonas plurajn aktivajn administrantojn. Mi kompreneble ankaŭ zorgus pri aliaj aferoj, kiujn povas fari nur administrantoj. (Ekz-e mi vidis ke jam du homoj proponis ke oni ŝlosu la ĉefpaĝon - tamen se oni faras tion, oni bezonas plurajn administrantojn kiuj prizorgas ĝin laŭ proponoj proponitaj sur ĝia diskutpaĝo). Marcos 22:25, 2. Nov 2005 (UTC)
- Jes, vi eble pravas. Kiel mi nun vidas, nur 3 homoj (mi, Yekrats kaj Narvalo) plu aktivas en tiu ĉi vikio kiel administrantoj. Bedaŭrinde, aliaj jam ne tiel interesiĝas pri la afero. Bone, ke vi volas transpreni tiujn zorgojn!! Nun ni atendu la opiniojn de aliaj, kiuj eble pli bone konas vin, ol mi -- kaj ni vidu. Min kontentigis via respondo! Alaŭdo 23:11, 2. Nov 2005 (UTC)
- Nun jam de pli ol du semajnoj, neniu plu komentas ĉi tie. Ĉu mi komprenu tion tiel, ke mi havas cent-elcentan subtenon por mia kandidatiĝo, aŭ tiel ke la vikipediistoj ne interesiĝas pri nova adminisrtanto? Espereble ankoraŭ iu komentas! Marcos 21:13, 17. Nov 2005 (UTC)
- Jes, vi eble pravas. Kiel mi nun vidas, nur 3 homoj (mi, Yekrats kaj Narvalo) plu aktivas en tiu ĉi vikio kiel administrantoj. Bedaŭrinde, aliaj jam ne tiel interesiĝas pri la afero. Bone, ke vi volas transpreni tiujn zorgojn!! Nun ni atendu la opiniojn de aliaj, kiuj eble pli bone konas vin, ol mi -- kaj ni vidu. Min kontentigis via respondo! Alaŭdo 23:11, 2. Nov 2005 (UTC)
- Mi konscias pri tio, ke Yekrats multe zorgis pri la forigo de artikoloj, kvankam ne ĉiam tre rapide (kio ja estas kompreneble kiam nur unu homo zorgas pri tia laboro). Mi pensas ke estus pli bone, se almenaŭ du homoj regule zorgas pri ĉi tio. Aldone, mi kredas ke la Esperanta Vikipedio ĝenerale havas iom tro malmultajn aktivajn administrantojn. Ĝi nuntempe jam estas granda verko kun multegaj ŝanĝoj ĉiutage, do ĝi bezonas plurajn aktivajn administrantojn. Mi kompreneble ankaŭ zorgus pri aliaj aferoj, kiujn povas fari nur administrantoj. (Ekz-e mi vidis ke jam du homoj proponis ke oni ŝlosu la ĉefpaĝon - tamen se oni faras tion, oni bezonas plurajn administrantojn kiuj prizorgas ĝin laŭ proponoj proponitaj sur ĝia diskutpaĝo). Marcos 22:25, 2. Nov 2005 (UTC)
- Mi plu ne komprenas, kial vi bezonas tiujn rajtojn, pardonu min. Laŭ la politiko de vikipedio oni rajtas forigi la artikolojn tuj nur en malmultaj okazoj (mistajpo, vandalismo), en ĉiuj aliaj okazoj oni ja devas proponi la artikolon por forigo. Mi trarigardis la paĝon de forigendaj artikoloj kaj trovis nur unu proponon por forigo de vi, sufiĉe freŝan. Mi tute ne havis la impreson ke bezonatas plia administranto por forigi multajn forigendajn artikolojn -- ja preskaŭ ĉiuj ne estas forigendaj sed simple ja plibonigendaj(plievoluigendaj aŭ bezonantaj redirekton). Tiuj artikoloj, kiuj vere estas forigendaj (kaj tiuj ne multas tie) ja estas forigataj de Yekrat. Do, pardonu, mi ne havas ion personan kontraŭ vi kaj ja eĉ persone konas vin -- sed me ne konsideras vian argumenton grava por administrantiĝo. Eble vi klare indiku, kion kroman, krom la forigon, vi planas fari kun viaj eblaj rajtoj de administranto. Alaŭdo 19:31, 2. Nov 2005 (UTC)
- La celo de la listo ja estas listigi forigendajn artikolojn. Artikoloj, kiujn oni povas ellabori prefere ne estu sur tiu listo. La plej multaj artikoloj menciitaj tie estas aŭ mistajpaĵoj (kiuj eĉ ne meritas redirektigilojn) aŭ simple sensencaj artikolnomoj. Ambaŭ devas esti forigitaj, sed tion povas fari nur administranto, ne normala uzanto. Jen kion mi volas fari. Marcos 11:30, 2. Nov 2005 (UTC)
-
- Hermano "duonargentinulo", vere mi ne vidis antaŭe vian peton al administranteco, diru al ĉi tiu "macaquito", kiam ofte vi venas al vikipedio. Estas bona ideo pli administrantoj, sed ni jam havas sufiĉajn neaktivajn administrantojn. Ĉu vi salutas ĉiutage, du foje en semajno? Kiu ofte?Roberto 19:55, 28. Nov 2005 (UTC)
-
- Dum la pasintaj monatoj mi salutis preskaŭ ĉiutage. Ankaŭ notu, ke mi jam aktivas en la Vikipedio de pli ol du jaroj, kaj ekde tiam ĉiam estis ĉi tie almenaŭ dufoje semajne (kvankam mi komence ne ĉiam ensalutis). Ekde la ekesto de la Artikolo de la semajno mi preskaŭ ĉiusemajne estis la homo, kiu enmetis la nove elektitan artikolon sur la ĉefpaĝon. Marcos 14:06, 1. Dec 2005 (UTC)
[redaktu] Petr Tomasovsky
Kandidatiĝas la 26-an de novembro de 2005 18:00 (UTC)
Mi volas kandidatiĝi por fariĝi administranto. Mi trovas ĉi tie multe da laboro por administranto. Necesas forigi artikolojn por ebligi movon (tion mi nun ne povas). Jam ne plu mi emas skribi "forigu". Mi prefere forigos mem tuj mistitolitajn artikolojn. Krome memkompreneble mi helpus forigi forigendaĵojn, kiujn du administrantoj ne havas tempon forigi aŭ se ili havas tempon por forigi ilin, ili ne havas tempon por verki novajn artikolojn aŭ korekti la malnovajn. Se mi interkonatiĝus kun la vikipedia sistemo pli detale, eble mi povus aldoni ion pli.
- Por:
-
- Le Hibou 00:44, 28. Nov 2005 (UTC)
- Yekrats 02:26, 28. Nov 2005 (UTC) Ni bezonas pliajn administrantojn, laŭ mia opinio.
- Biciklanto 08:07, 28. Nov 2005 (UTC) Mi subtenas la kandidatiĝon. Certe la nombro da administrantoj devas kreski.
- Alauxdo 18:15, 28. Nov 2005 (UTC) Certe ni bezonas pliajn kunlaborantojn!
- Roberto 12:00, 24. Jan 2006 (UTC)
- Kontraŭ:
- Indiferente:
- Ekzamene:
-
- Mi volas scii pli pri via politiko pri forigo, paĝoŝloso, kaj forbaro. Mi timas, ke administrantoj misuzus iliajn povojn por progresigi iliajn proprajn interesojn, kaj eĉ por "venki" dum redakto-militoj. Mia nuna subteno estas provizora. Amike, Le Hibou 00:44, 28. Nov 2005 (UTC)
- Le Hibou, mi estas ĉi tie miaopinie sufiĉe longan tempon, por ke mi vidu, kion faras administrantoj. Mi vidis diskutojn inter vikipediistoj kaj administrantoj pri forbaroj, forigoj ktp. Kiel mi skribis, se mi interkonatiĝus kun la vikipedia sistemo pli detale, eble mi povus aldoni ion pli. Se vi timas, ke mi misuzus ties povon, viaj timoj estas ĉi tie senbezonaj, ĉar mi tute ŝanĝis "politikon" pri redakto-bataloj. Amike kaj vikie restas Petro 28. Nov. 2005 07:34 (UTC)
[redaktu] Administrantigo de malnovaj kandidatoj
Principe fariĝas administranto vikipediisto du semajnoj post sia kandidatiĝo se montriĝas ke la vikipediistaro pli konsentas ol malkonsentas. Koncerne Marcos-on kaj Petron evidentas ke ili kandidatas de pli ol du semajnoj kaj ke neniu serioze kaj fortege kontraŭas dum plej multo de la esprimintoj poras. Sekve via servema burokrato igas tiujn du knadidatojn administrantoj. Arno Lagrange ✉ 07:02, 13. Dec 2005 (UTC)
- Jen farite. Bonvolu pardoni ke mi malatente igis tiujn du uzulojn ankaŭ burokratoj, ĉar mi plenigis la ĉirilatan kvadreton dum mi ne dvintus. Sed ĉar mi ankaŭ estas stivardo en la tuta Wikimedia projekto mi povis tuj forigi tiun ne petitan rajton. Do ĉio nun en ordo. Arno Lagrange ✉ 07:20, 13. Dec 2005 (UTC)
[redaktu] Diversaĵoj
Aliaj lingvoj : français
Jes tiu ligo strangas, verŝajne pro la oblikva streko (/) kiu malhelpas ke ĝi iĝu kutima ligo aperanta post "aliaj lingvoj". Tamen ĝi ja aperas kaj ĝuste ligas.
Ĉiuj ne rilataj al administrantoj aldonaĵoj sur tiu paĝo kaj ne jam nun troviĝas sur la paĝo de Vikipedio:Forigendaj_artikoloj kaj Vikipedio:Babilejo respektive. Alaŭdo 19:31, 2. Nov 2005 (UTC)