Ŝimon Peres
El Vikipedio
Ŝimon PERES
Ŝimon PERES ( 2-a de aŭgusto, 1923),estas israela politikisto, ricevinta en 1994 la Nobelpremion por la paco kune kun Jicĥak Rabin kaj Jaser Arafat.
Li estas gvidanto de la Israela Laborpartio, la 8-a Ĉefministro de Israelo inter 1984-1986 kaj 1995-1996 kaj ministro pri Defendaj Aferoj inter 2001-2002.
Enhavo |
[redaktu] Frua vivo
Ŝimon Peres naskiĝis en Pollando. Li translokiĝis kun sia familio en 1934 al Tel Aviv, Israelo.
[redaktu] Politika kariero
Ŝimon Peres estas unu el la plej aĝaj politikistoj de Israelo. Kvankam li festis antaŭ nelonge sian 80-an naskiĝtagon, en Israelo ĉiu interkonsentas, ke li estas ankoraŭ vivforta kaj vigla. Li sukcesege akiris la francan militan flugaviadilon de Dassault, la Mirage III kaj nuklean reaktoron.
Kvankam li neniam venkis en balotoj, Peres estis dufoje Ĉefministro: unuafoje inter 1984-1986 laŭ interkonsento kun la Likud-a Jicĥak Ŝamir kaj duafoje inter 1995-1996 post la murdo de la tiama ĉefministro Jicĥak Rabin.
Li establis en 1997 Centron de Peres por la Paco.
[redaktu] Eldiroj
"Se la problemo ne havas solvon, tio ne povas esti problemo, sed la fakto – tio ne estas solvita, sed prokrastita." "Televido faris la diktaturecon nerealigebla sed la demokracion netorelebla."
"Vi povas murdi milojn; vi povas preni la vivon de unu; vi en povas murdi ideon." — pro la murdo de la Ĉefministro Jicĥak Rabin.
"Per la religio vi povas apenaŭ trakti. Oni pensas, ke oni havas superan permeson por mortigi homojn kaj militiri"
"La araboj komencas ekkompreni, ke ne la povreco kaŭzas la teroron, sed la teroro kaŭzas la povrecon. Ili estas viktimoj de la propraj eraroj."
[redaktu] Libroj
Li estas aŭtoro de multaj libroj, inkluzive la librojn anglalingvajn :
- The New Middle East
- For the Future of Israel.