Ĝeneralaj Direktoroj de UEA
El Vikipedio
La ofico Ĝenerala Direktoro de UEA havis diversajn nomojn dum la historio. Komence, Hodler estis nomata estro de la administra fako, nur poste oni parolis pri direktoro de la Centra Oficejo de UEA. Hans Jakob havis de 1920 ĝis 1924 la titolon "ĝenerala sekretario", laŭ la eblo de la tiama statuto instali ne (laŭe pagatan) direktoron sed tiun oficon. De la Interkonsento de Kolonjo en 1933 ĝis la demisio de Jakob en 1934 UEA havis du direktorojn, laŭ la statuto de 1934 unu por internaj, unu por eksteraj aferoj. Tamen eblis havi nur unu direktoron (kiu estis ĉefe la "interna").
Internacia Esperanto-Ligo (1936-1947) nomis sian oficejestron Cecil C. Goldsmith "sekretario", same la kunfandiĝinta UEA de 1947. Tiu origine angla esprimo (secretary) tamen foje tradukiĝis kiel "direktoro" aŭ "administranto". Tiun lastan titolon ricevis la nova estrino Marianne Vermaas en 1955, en 1956 la nove modifita statuto donis al ŝi la titolon "direktorino".
En 1981 UEA komencis ekspansian politikon, kaj kreis diversajn oficejojn. Apud la centra oficejo en Roterdamo ekestis oficejoj en Antverpeno, Budapeŝto kaj Nov-Jorko. Ĉiu el tiuj oficejoj havis sian propran direktoron kaj pro tio ekestis la bezono havi unu ĝeneralan direktoron super la aliaj direktoroj. La ĝistiama CO-direktoro Victor Sadler iĝis ĝenerala direktoro, kaj "direktoro de la CO" iĝis Simo Milojeviĉ. Nun UEA fermis ĉiujn siajn oficejojn, krom tiun de Roterdamo, kaj la funkcio de ĝenerala direktoro do ne plu estas bezonata. La Asocio ne plu devas dungi personon por la ofico de direktoro de la CO. En tiu kazo - kiel nun, ekde 2002 - la Ĝenerala Direktoro transprenas ties taskojn. Tio iomete similas al la situacio laŭ la statuto de 1934, kun la du direktoroj.
Bern:
- 1920-1934: Hans Jakob (ĝis 1924 kiel "ĝenerala sekretario" laŭ la tiama statuto)
- 1934-1936: Robert Kreuz
- 1936: Michael Wittenberg, nomata MOVO
- 1936: Cecil C. Goldsmith
- 1936: Cecil C. Goldsmith
Heronsgate:
- 1955-1968: Marianne H. Vermaas
- 1968-1983: Victor Sadler (ekde 1981: "ĝenerala direktoro")
- 1983-1995: Simo Milojeviĉ
- 1996-2002: Osmo Buller
- 2002-2004: Trevor Steele
- 2004-nun : Osmo Buller