Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Toronto (Ontario) - Vikipedio

Toronto (Ontario)

El Vikipedio

Geografio > Ameriko > Kanado > Ontario > Toronto < Urboj


  • loko: 43° 39' N, 79° 23' U Mapo
  • horzono: GMT−5h (−4h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 4.800 mil (en la aglomeraĵo en 2000)

Image:Toronto-Canada-skyline-day.jpg

Toronto (angle, Toronto [to-RAN-to], loka prononco [TRA-no]), la plej granda urbo de Kanado, situas ĉe la norda bordo de Lago Ontario. La urbo Toronto, 97 km², havas ĉirkaŭ 650.000 loĝantojn. Metropola Toronto, 622 km², kiu konsistigas la urbojn Toronto, York, East York, North York, Etobicoke, kaj Scarborough, havas ĉirkaŭ 3.500.000 loĝantojn. Kaj la Greater Toronto Area (GTA), granda regiono de Toronto, vastas je 5.868 km² kaj enhavas ĉirkaŭ 4.500.000 loĝantojn. La Municipo de Metropola Toronto, formita en 1954, estis la unua unuigo de metropola regado en Nordameriko.

Toronto estas verŝajne indiĝena nomo kiu signifas "Kunvenejo". La francoj estigis Fortikaĵon Rouillé, sed ili bruligis la fortikaĵon dum la milito en 1759. La britoj komencis loĝi tie en 1793, kaj nomis la lokon York. Kiam York urbiĝis en 1834, John Graves Simcoe renomis ĝin Toronto.

La registaro de Ontario estas ĉe Queen's Park en Toronto.

Toronto estas grava financa centro de Kanado. La Toronta Borso estas en la strato Bay, kaj staras multaj altaj bankaj kaj komercaj nubskrapuloj en la centro de la urbo. La CN (Kanada Nacia) Turo estas gvidosigno kaj simbolo de Toronto. La turo konstruiĝis je 1976 por solvi la komunikadajn problemojn kaŭzitajn de la aliaj ĉielskrapuloj en la urbocentro. La CN-turo estas 553 metrojn alta kaj estas la plej alta liberstaranta konstruaĵo en la mondo. La turistoj povas atingi la observejon je 447 metroj (aŭ 1465 futoj). Apud la CN-turo estas la Skydome, granda sportejo sub fermebla "ĉielkupolo".

Toronto estas ankaŭ granda kultura centro. Multaj diversaj etnoj loĝas en la granda regiono de Toronto: proksimume 335 000 ĉinoj, 222 000 sudazianoj, 275 000 afrikanoj, 250 000 judoj, kaj 72 000 mezorientanoj. En la urbo oni povas aŭdi multajn lingvojn el la tuta mondo, ĉefe la anglan, ĉinan (ĉefe kantonan), italan kaj portugalan. Loka radio-stacio CHIN disaŭdigas elsendojn en 32 lingvoj. Estas tre multaj teatroj kaj etnaj restoracioj en Toronto. Vigla Esperanto-klubo renkontiĝas ĉiu-semajne.(Esperanto-Rondo de Toronto)

La turistoj povas viziti la Reĝan Muzeon de Ontario kun 5 milionoj da objektoj, la Ontarian Scienco-Centron, kaj la Torontan Zoon, kun 5.000 bestoj. Somere, Toronto havas interesan havenon, insulon kaj ekspoziciejon. Vizito al vera kanada kastelo Casa Loma povus interesi.

[redaktu] Famuloj de Toronto

  • Muzika grupo Barenaked Ladies
  • John Candy (de la televidaj serioj "SCTV" kaj "Saturday Night Live" kaj multaj filmoj)
  • Jim Carrey (de la filmoj "The Mask", "Bruce Almighty")
  • Dave Foley (de la televido-rezulto "Kids in the Hall")
  • Eric McCormack (de la televido-serio "Will & Grace")
  • Mike Myers (de la filmoj "Austin Powers" kaj "Wayne's World")

[redaktu] Ĝemelaj Urboj

Partner-Urboj

Amikec-Urboj

Trovu pliajn informojn pri Toronto, Ontario serĉante la fratinajn projektojn de Vikipedio:

 Vortarajn difinojn de Vikivortaro
 Referenc-librojn de Vikilibroj
 Citaĵojn de Wikiquote
 Fontotekstojn de Vikifontoj
 Bildojn kaj sonmediaĵojn de Vikimedia Komunejo
 Novaĵ-raportojn de Wikinews

Provincaj kaj teritoriaj ĉefurboj de Kanado
Viktorio, BCEdmontono, ABReĝino, SKVinipego, MBToronto, ONKebeko, QC • Frederiktono, NB • Ĉarlotaŭno, PE • Halifakso, NS • Sankt-Johano, NL •
Whitehorse, YT • Yellowknife, NT • Ikaluito, NU
Flago de Ontario Ontario
Distriktoj Bruce - Dufferin - Elgin - Essex - Frontenac - Grey - Haliburton - Hastings - Huron - Lambton - Lanark - Leeds kaj Grenville - Lennox kaj Addington - Middlesex - Northumberland - Perth - Peterborough - Prescott kaj Russell - Renfrew - Simcoe - Stormont, Dundas kaj Glengarry - Wellington
Kamparaj Distriktoj Algoma - Cochrane - Kenora - Manitoulin - Nipissing - Parry Sound - Rainy River - Sudbury - Thunder Bay - Timiskaming
Regionaj Municipoj Durham - Halton - Muskoka - Niagara - Oxford - Peel - Waterloo - York
Unutavolaj Municipoj Brant - Brantford - Chatham-Kent - Aglomeraĵo Sudbury - Haldimand - Hamiltono - Distrikto Lagoj Kawartha - Norfolk - Otavo (Ontario) - Distrikto Princo Eduardo - Toronto
Apartigitaj municipoj Barrie - Belleville - Brockville - Gananoque - Guelph - Kingston (Ontario) - Londono - Orillia - Pembroke - Peterborough - Prescott - Quinte Okcidenta - Smiths Falls - St. Marys - St. Thomas - Stratford - Windsor


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com