Těrlicko
El Vikipedio
Těrlicko estas vilaĝo situanta sur deklivoj de Teŝina montetarregiono en supermara alteco 302 metroj en distrikto Karviná proksimume 9 km okcidente de urbo Český Těšín. En la vilaĝo vivas pli ol 4000 loĝantoj.
La strukturon de la vilaĝo kreas tri antaŭe memstaraj vilaĝoj super rivero Stonávka - Hradiště, Horní Těrlicko kaj Dolní Těrlicko. Signifa estas same loka parto Kostelec.
Tradicie agrikulturan karakteron de la vilaĝo ŝanĝigis konstruado de akva valbaraĵo kun areo 277 ha kaj longeco 6,5 km.
[redaktu] Historio
Těrlicko apartenas al la plej malnovaj vilaĝoj en regiono de Těšín. Laŭ kelkaj materialaj trovitaĵoj Těrlicko povus esti malnova ĉirkaŭ mil jaroj. La unua skribmencio pri Těrlicko devenas el la jaro 1229. Cierlitzko estas menciata komune kun vilaĝoj Orlová, Doubrava, Chotěbuz, Záblatí kaj Žukov. Tiel okazas en konekso kun bienoj de monaĥejo de orlovaj benediktanoj, fondita en la jaro 1227.
La nomo de la vilaĝo estis skribata en la paso de la jarcentoj tre diference:
- 1229 - Cierlitzko
- 1250 - Czerliczcho
- 1268 - Sierliczko
- 1430 - Tczirla
- 1440 - Czirlaw
- 1447 - Czerlitzko
- 1473 - Čerličko
- 1523 - Tierlitzko
- 1652 - Czerlisko
- 1679 - Czerlitzko
- 1736 - Tierliczko
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Karviná | |
▼ | |
Albrechtice ~ Bohumín ~ Český Těšín ~ Dětmarovice ~ Dolní Lutyně ~ Doubrava ~ Havířov ~ Horní Suchá ~ Chotěbuz ~ Karviná ~ Orlová ~ Petrovice u Karviné ~ Petřvald ~ Rychvald ~ Stonava ~ Těrlicko | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |