Chotěbuz
El Vikipedio
Chotěbuz estas vilaĝo fondita proksime de la devena Teŝino sur maldekstra bordo de rivero Olše. Ĝi apartenas al la plej malnovaj sidejoj de Teŝina Silezio. Ni trovos la unuajn menciojn pri la vilaĝo en registroj el la jaro 1229, kie ĝi estas indikata kiel posedaĵo de benediktina monaĥejo en Orlová. La orlova monaĥejo havis ĉi tie fortikigitan gotikan korton, el kiu ĝis hodiaŭ konserviĝis cilindroforma turo. Sed la orlova monaĥejo ne konservis la fortikigitan korton nek la vilaĝon. Dum disfalo de la monaĥejo en la 15-a jarcento Chotěbuz fariĝis memstara bieno. Ekde la jaro 1447 ĝi apartenis al fryštáta sinjorujo.
Signifan ĉapitron en la vivo de Chotěbuz komencis la jaro 1871. En tiu ĉi jaro estis en Chotěbuz fondita la unua germana ekonomia lernejo.
Vilaĝo Chotěbuz estis memstara ĝis la jaro 1974. Ĝis la jaro 1939 ĝi estis direktita de vilaĝestro kaj reprezentantaro, en la militaj jaroj 1939 - 1945 estis farata devigita administrado de Český Těšín. Post la milito havis ĉi tie sidejon loka nacia komitato ĝis la jaro 1974. Poste la vilaĝo estis per devigita integracio aligita al Český Těšín. La memstarecon la vilaĝo denove akiris al la 1-a de januaro 1998.
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Karviná | |
▼ | |
Albrechtice ~ Bohumín ~ Český Těšín ~ Dětmarovice ~ Dolní Lutyně ~ Doubrava ~ Havířov ~ Horní Suchá ~ Chotěbuz ~ Karviná ~ Orlová ~ Petrovice u Karviné ~ Petřvald ~ Rychvald ~ Stonava ~ Těrlicko | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |