Sondilo Huygens
El Vikipedio
La Sondilo Huygens estas spacosondilo provizita de la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) kaj nomata laŭ la nederlanda astronomo Christiaan Huygens. Ĝi estas atmosfera sondilo portita al Titano (luno de Saturno) kiel parto de la misio Cassini-Huygens. La kunigita spacŝipo Cassini-Huygens estis lanĉita de Tero je la 15-a de oktobro 1997. Huygens apartiĝis de la orbitulo Cassini je la 25-a de decembro 2004 kaj surgrundiĝis sur Titano kaj elsendis signalojn je la 14-a de januaro 2005.
[redaktu] Eksteraj ligiloj:
- ESA: http://www.esa.int/SPECIALS/Cassini-Huygens/index.html (oficia retpaĝo de la misio) (angla)
- NASA: http://www.nasa.gov/mission_pages/cassini/main/index.html (oficia retpaĝo de la misio) (angla)
- http://anthony.liekens.net/index.php/Main/Huygens (bonaj bildoj de la misio) (angla)