Provenca lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida Lingvaro > Provenca Lingvo
Per ""provenca lingvo" oni parolas ĉu pri la mezepoka formo ( "malnova provenca", ISO 639 : pro) de la moderna okcitana lingvo (ISO 639 : oci) ĉu pri la moderna dialekto de la okcitana, parolata en la regiono Provenco (sudorienta Francio). Estas pluraj dialektoj en la okcitana : Gascon, lengadocian, lemosin, auvernhat, vivaro-alpés, provençal. Ili ĉiuj formas partojn de la moderna okcitana lingvo. Mezepoke oni ofte parolis pri la provenca kiel komuna nomo de la lingvo uzata de la trobadoroj. Fakte la plejparto el ili devenis el aliaj regionoj ol Provence : Langvedoko aŭ Limousin.
La vorto "okcitana" ne ekzistis por nomi tiun grandan kulturan lingvon. Ĉiumaniere dum la mezepoko la okcitana lingvo ankoraŭ ne disdialektiĝis, ĉar ekzistis forta skribtradicio kiu permesis teni la lingvon en komuna kadro. Post la malapero de la okcitana kiel oficiala administra lingvo (16a jarcento) ekkomenciĝis la disdialektiĝo pro manko da komunaj referencoj.
Vidu ankaŭ : Okcitanlingva_Literaturo