Samea lingvo
El Vikipedio
Lingv(ar)o parolata de la Sameoj en Nordaj Norvegio, Svedio, Suomio kaj Rusio (Kola duoninsulo). Almenaŭ 20000 Sameoj parolas la Samean, plejmultaj la Nordan Samean.
La samea(j) lingvo(j) apartenas al la Finno-Ugra grupo de la Urala lingvofamilio.
Sameaj vortoj en Esperanto: Samea, boaco (samee "boazo" - tiu besto ja ankaŭ dum jarcentoj estas bazo de samea vivo), jojko
Specimenoj: La Patro Nia:
Nord-Samea:
- Aççe min, don,
- gutte læk almin.
- Basotuvvus du namma.
- Bottus du rika.
- Shaddus du datto, moft almest,
- nuft maidai ædnam alde.
- Adde migjidi odna bæive min juokkebæivalash laibbamek.
- Ja adde migjidi min velgidæmek andagassi,
- nuftgo migis addep min velgolazhaidasamek andagassi.
- Ja ale doalvo min gæççalusa sisa.
- Mutto bæste min bahast erit.
- Dastgo du læ rika ja fabmo ja gudne agalashvutti.
- Amen
Lulea Samea:
- Náv råhkålihtit:
- Áhttje mijá
- guhti le almen.
- Ájlistuvvus duv namma.
- Båhtus duv rijkka.
- Sjaddus duv sidot gåk almen,
- nåv aj ednamin.
- Vatte midjij uddni mijá bäjvvásasj lájbev.
- Ja luojte midjij suttojdimme ándagis,
- nåv gåk mij aj luojttep mijá velgulattjajda.
- Ja ale mijáv gähttjalibmáj lájddi,
- ájnat várjjala mijáv bahás.
- (Juhte duv le rijkka ja fábmo ja herlukvuohta ihkeven ájggáj.)
- Amen.
Ekzistas dek Sameaj dialektoj, sed la malsamoj inter tiuj tiom grandas ke pluraj el ili vere estas propraj lingvoj. La malsamoj inter ili eĉ pli grandas ol la malsamoj inter la diversaj Skandinavaj lingvoj aŭ inter Esperanto kaj Ido. La tri plej parolataj dialektoj estas Norda Samea, Lulea Samea kaj Suda Samea, dum la aliaj pli-malpli malaperis moderntempe.
La okcidentsamea lingvaro
- sudsamea dialekto
- umea samea dialekto
- pitea samea dialekto
- lulea samea dialekto
- nordsamea dialekto
La orientsamea lingvaro
- enarea samea dialekto
- skolta samea dialekto
- akalaa samea dialekto
- kildina samea dialekto
- ter-a samea dialekto
Estinte nur parolaj lingvoj ĉiuj dialektoj ekhavis ortografiojn en la 1970-oj kaj 1980-oj. Pli frue oni iomete skribis, sed sen fiksitaj reguloj. Tamen multaj Sameoj ne parolas la Samean.
En la Samea oni kutime ne distingas inter maskla kaj ina pronomeno (kiel ĉe ri de la riistoj).Difina artikolo ne ekzistas, nek distingo inter pluralo kaj singularo ĉe substantivoj. Verboj flekcias malsame laŭ la aganto, ĉu estas mi, vi, aŭ "ri". Ankaŭ ekzistas specifaj flekcioj por neaj verboj. iv - ne, mi ne, i - vi ne, ij - ili ne, "ri" ne
La Samea enhavas multajn vortojn pri naturo kaj pri boacado. Ekzistas aro da vortoj por "neĝo". Tiel eblas priskribi la aspekton kaj konsistecon de neĝo. Samas pri pejzaĝoj, por priskribi montojn, akvofalojn ktp. En la boacado oni havas multe da vortoj por "boaco", por priskribi aĝon, sekson, koloron ktp. de boaco.
Same kiel ĉe aliaj lingvoj oni enkondukas fremdajn neologismojn en la Samean, kaj dum la 20-a jarcento oni enigis multajn novajn vortojn, laŭ la teknika kaj socia evoluoj. En la Lulea Samea, ekzemple, plejmultaj fremdvortoj ekhavas finaĵon -a: presidentta, departemennta, kultuvrra, studenta, e-poassta ("retpoŝto"), webba ("reto", laŭ la Angla web).
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.helsinki.fi/~tasalmin/fu.html
- http://www.peoples.org.ru/saam.html
- http://murman.rfn.ru/v/2643.asf