Krapoj
El Vikipedio
Krapoj (angle Craps) estas kazina ĵetkuba monludo tre ekscita sed tre konfuza por novaj ludantoj.
Enhavo |
[redaktu] La elveno
Unu ludanto, la ĵetulo, vetas certan sumon kontraŭ la aliaj, poste ĵetas du ĵetkubojn. La rezultoj estas klasitaj jene:
- 2, 3, 12 - krapoj
- 7, 11 - naturoj
- 4, 5, 6, 8, 9, 10 - poentoj
Je la elvena ĵeto, lundantoj vetas je la antaŭvico aŭ la malantaŭvico. Se la ĵetulo ĵetas krapon, ĉiuj ludantoj perdas siajn antaŭvicajn vetojn. Se la ĵetulo ĵetas naturon, ili gajnas. Alie, la ĵeto iĝas la poentaro de la ĵetulo, kaj li refoje ĵetas.
La malantaŭvico funkcias tute male al la antaŭvico krom pro 12.
[redaktu] La poento
Ĵetinte sian poentaron la ĵetulo devas reĵeti tiun saman poentaron antaŭ ĵeti 7 poentojn. Se li sukcesas, la antaŭvico gajniĝas; male, ĝi perdiĝas.
La vicoj estas pagataj 1:1.
[redaktu] Kelkaj Krapaj terminoj
- Ĵeto - unu ĵeto de la ĵetkuboj
- Rondo - la totala nombro da fojoj, ke la ĵetkuboj estas ĵetitaj inter antaŭvicaj decidoj
- Rondumo - la totala nombro da rondoj antaŭ ke la ĵetulo perdas la ĵetkubojn al la sekva ĵetulo (la ĵetkuboj perdiĝas al la sekva ĵetulo nur kiam ĵetita sepo rezultas en antaŭvica perdo)
- Sekvado
- ĵetoj konsistantas rondo, kaj
- ĵetoj inter decidoj
- Decido - antaŭvica gajno aŭ perdo kaj ĝi povas enhavi plurajn ĵetojn. Decido okazas je la lasta ĵeto de rondo.
- Elvena ĵeto - la ĵeto tuj post decido
- Naturoj - ĵetoj kiuj sumiĝas je sep aŭ dek-unu
- Krapoj - ĵetoj kiuj sumiĝas je du, tri, aŭ dek-du
- Poentaro - iu ajn ĵeto, kiu ne estas naturo au krapo (kvar, kvin, ses, ok, naŭ, dek)