Ĵetkubo
El Vikipedio
Ĵetkubo estas kubo kiun oni ĵetas en ludoj. Ĝi uziĝas por hazarde elekti numeron inter unu kaj ses.
La esprimo "kubo" foje estas uzata por similaj objektoj, kiuj havas alian formon kaj alian nombron da edroj, por hazarde decidi inter alia nombro de ebloj ol 6. Por tio plej taŭgas la regulaj korpoj (kvaredro, okedro, dekduedro, dudekedro), sed ĉar regula kvaredro havas tre akrajn angulojn, ĝi malbone ruliĝas. Tial por distingi inter kvar ebloj oni uzas okedron kaj metas al po du edroj la saman simbolon.
Ne ekzistas regula korpo kun 10 edroj. Por decidi inter 10 ebloj oni povas uzi dudek-edron, sed eblas kunigi du 5-flankajn piramidojn tiel, ke neniu el la 10 edroj distingiĝas de la aliaj. Tio funkcias por ĉiu para nombro de edroj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- pluredra ĵetkubo
- zokiedro
- Ĵetkuboj de Sicherman