Konserva statuso
El Vikipedio
La konserva statuso de specio estas maniero de taksi la ŝancon ke tiu specio daŭre vivos.
En Vikipedio, la statusoj estas:
- Sekura
- Dombesto
- (pli bona vorto verŝajne estus malsovaĝa)
- Datumoj neadekvataj
- Ne ekzistas sufiĉan informon, aŭ pri la nombroj de indivuoj, aŭ pri ĉu certa grupo estas disa specio, sed ankaŭ ne estas informo de granda minaco aŭ malpligrandiĝo.
- Malplej zorgiga
- Ne estas sufiĉan kialon listi la specio en pli alta kategorio. Tiu kategorio do enhavas kaj speciojn kiujn estas abunda kaj speciojn por kiujn ekzistas iu zorgo. (oni fojfoje skribas LR/lc laŭ la angla por malplej zorgiga)
- Preskaŭ minacata
- La specio preskaŭ atingis la statuson de Vundebla sed ĝi ne plene meritas tiun statuson
- Dependa je protektado
- Se oni haltas nurajn konservecajn paŝojn, la specio eble iĝos Vundebla aŭ pli
- Vundebla
- havas grandan riskon de formorto en la meza tempo
- En danĝero
- havas grandan riskon de formorto en la proksima tempo. Vidu Endanĝerigita specio kaj Kategorio:Endanĝerigita specio
- Kriza
- havas grandegan riskon de formorto en la tuja tempo. Vidu Kategorio:Forte endanĝerigita specio
- Kriza (eble formortinta)
- Formortinta sovaĝe
- Kaptitaj individuoj vivas, sed alie la specio estas formortinta (neniu natura aro de individuoj en la sovaĝo). Vidu Kategorio:Specioj formortintaj sovaĝe
- Formortinta
- Oni ŝercis por la speco plene kaj taŭge, kaj ne trovis ĝin. La lasta membro de la specio mortis post la jaro 1500
- Fosilia
- Prahistoria