Ibrahim Rugova
El Vikipedio
Ibrahim RUGOVA (naskiĝis la 2-an de decembro 1944 en Cerrcë en Kosovo, mortis la 21-an de januaro 2006 pro pulmo-kancero), estis internacie konata Kosova skribisto, diplomiginto de Sorbonne kaj prezidento de Kosovo ekde la 4-a de marto 2002. Li estis ankaŭ estro de la reganta partio, la Ligo Demokratia de Kosovo (LDK).