Halogenido
El Vikipedio
Halogenido estas tipo de kemia kombinaĵo. Halogenoj estas elementoj de la 7-a ĉefgrupo de la perioda sistemo de la kemiaj elementoj.
Oni diferencigas :
- salosimila halogenido, ekz. natria klorido, NaCl aŭ kalia bromido, KBr,
- kovalenta halogenido, ekz. halogenhidrogenoj kiel HCl (klorida acido), interhalogena kombinaĵo, halogena hidrokarbono ekz. kloroformo CHCl3
- kompleksa halogenido, ekz. tetraklor-platinat-jono [PtCl4]2-