Kemia elemento
El Vikipedio
Kemiaj elementoj estas la fundamentaj substancoj, kiuj konsistigas la universon. Oni ne povas kemie diserigi la 92 "naturajn" elementojn en substancojn pli simplajn. Dek sep el la elementoj estas artefaritaj.
Okdek procentoj el la elementoj estas metaloj, nome, ili konduktas varmon, estas fleksaj aŭ streĉeblaj, kaj estas brilaj. La nemetaloj inkludas gasojn, likvojn, kaj solidojn. La metaloidoj kombinas la proprecojn de la metaloj kaj la nemetaloj.
En la jaro 1869, la rusa sciencisto Dmitrij Mendelejev aranĝis la elementojn laŭ ilia subkuŝanta naturo. Ĉi tio evoluis al la perioda tabelo, kiu montras la atomnumerojn en kolumnoj kun kemia simileco.
Oni povas grupigi la kemiajn elementojn laŭ vivneceso, bezonata kvanto por homo: oligoelementoj, polielementoj, makroelementoj
Ĉiu elemento havas atomnumeron kaj atompezon/ mason. La atomnumero de la elemento estas la nombro da protonoj en la atomo. La atompezo aŭ atommaso estas la pezo/ maso de la atomo komparata kun la pezo/ maso de atomo de karbono-12.
Elementoj estas (vidu ankaŭ etimologio de la kemiaj elementoj:
- Hidrogeno - H
- Heliumo - He
- Litio - Li
- Berilio - Be
- Boro - B
- Karbono - C
- Nitrogeno - N
- Oksigeno - O
- Fluoro - F
- Neono - Ne
- Natrio - Na
- Magnezio - Mg
- Aluminio - Al
- Silicio - Si
- Fosforo - P
- Sulfuro - S
- Kloro - Cl
- Argono - Ar
- Kalio - K
- Kalcio - Ca
- Skandio - Sc
- Titanio - Ti
- Vanado - V
- Kromo - Cr
- Mangano - Mn
- Fero - Fe
- Kobalto - Co
- Nikelo - Ni
- Kupro - Cu
- Zinko - Zn
- Galiumo - Ga
- Germaniumo - Ge
- Arseno - As
- Seleno - Se
- Bromo - Br
- Kriptono - Kr
- Rubidio - Rb
- Stroncio - Sr
- Itrio - Y
- Zirkonio - Zr
- Niobo - Nb
- Molibdeno - Mo
- Teknecio - Tc
- Rutenio - Ru
- Rodio - Rh
- Paladio - Pd
- Arĝento - Ag
- Kadmio - Cd
- Indio - In
- Stano - Sn
- Antimono - Sb
- Teluro - Te
- Jodo - I
- Ksenono - Xe
- Cezio - Cs
- Bario - Ba
- Lantano - La
- Cerio - Ce
- Prazeodimo - Pr
- Neodimo - Nd
- Prometio - Pm
- Samario - Sm
- Eŭropio - Eu
- Gadolinio - Gd
- Terbio - Tb
- Disprozio - Dy
- Holmio - Ho
- Erbio - Er
- Tulio - Tm
- Iterbio - Yb
- Lutecio - Lu
- Hafnio - Hf
- Tantalo - Ta
- Volframo - W
- Renio - Re
- Osmio - Os
- Iridio - Ir
- Plateno - Pt
- Oro - Au
- Hidrargo - Hg
- Talio - Tl
- Plumbo - Pb
- Bismuto - Bi
- Polonio - Po
- Astato - At
- Radono - Rn
- Franciumo - Fr
- Radiumo - Ra
- Aktinio - Ac
- Torio - Th
- Protaktinio - Pa
- Uranio - U
- Neptunio - Np
- Plutonio - Pu
- Americio - Am
- Kuriumo - Cm
- Berkelio - Bk
- Kaliforniumo - Cf
- Ejnŝtejnio - Es
- Fermio - Fm
- Mendelevio - Md
- Nobelio - No
- Laŭrencio - Lr
- Ruterfordio - Rf
- Dubnio - Db
- Seborgio - Sg
- Borio - Bh
- Hasio - Hs
- Mejtnerio - Mt
- Darmŝtatio - Ds
- Rentgenio - Rg
- Ununbio - Uub
- Ununtrio - Uut
- Ununkvadio - Uuq
- Ununpentio - Uup
- Ununheksio - Uuh
- Ununseptio - Uus
- Ununoktio - Uuo
Kemio | Kemia elemento |
---|
Dmitrij Mendelejev ~ Ernest Rutherford |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Kemia kombinaĵo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero