Guimaras
El Vikipedio
Guimaras [gimAras] estas insula provinco de Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Jordan.
La provinco estas inter la malgrandaj; laŭ la censo de 2000 ĝi havas 141.450 loĝantojn kaj estas loĝantare la 7-a plej malgranda provinco. Laŭ sia areo de 604,7 km² ĝi estas eĉ la 5-a plej malgranda.
La provinco situas en la Panaja Golfo, inter la pli grandaj insuloj Panajo kaj Negroso. Ĝi estas aparta provinco de la 11-a de majo 1992; antaŭe ĝi apartenis al la provinco Iloilo, nun nord-okcidente de ĝi. La loĝantaroj de la du provincoj parencas, kaj la loĝantoj de Guimaras ĉefe parolas la lingvon de Iloilo (Hiligaynon), sed komprenas ankaŭ la filipinan kaj anglan lingvojn.