Grenadino
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn aŭ/kaj gramatikajn aŭ/kaj strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. |
Grenadino estas sukotrinkaĵo kiu levas problemojn kiam oni deziras ĝin aludi en vortaroj. Eĉ nun pluraj gravaj franclingvaj vortaroj raportas ke temas pri siropo ellaborita el granata suko (pro la komuna aspekto de francaj vortoj "grenade" (granato) kaj la vorto "grenadine" mem) ; tute erare grenadino estas siropa trinkaĵo kien enmetitis malsamfontaj fruktoj, unue ruĝaj fruktoj (fragaj, frambaj) kiuj klarigas la koloron (fakte ofte aldonitan far artefaritaj koloraĵoj)kaj due tute escepta uzado de vanila ekstrakto. Tiu frukto el la familio orkidacoj estas ege aromdona, kaj respondas en tia suko al merkata deziro plaĉi al la junulaj gustoj. En Francujo, (tion malmultaj homoj mem konstatas) la industrie fabrikitaj grenadine-boteloj havas sur la etikedo desegnon de orkidaco kiu montras la laùleĝan fonton de "grenadine". Se vi iam bonŝancas trovi grenadine-siropon plene naturan, ne miru se ĝi estos senkolora. Franca registaro foje provis malkonsili la uzadon de artefaritaj koloraĵoj, sed rapide la patrinoj plendis, ke por havi (ne eblan) koloron la grenadine-emuloj metis tro grandan parton de la siropo en la glason antaù ol ĝin akvoplenigi. Tio fine kostis multe tro kaj rapide industrio reenmetis artefaritajn kolorojn. Ja la parto da koncentritaj fruktoj neniam povas alporti sufiĉe da koloro (tio validas por verdaj aù ruĝaj fruktoj).