Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
God Save the Queen - Vikipedio

God Save the Queen

El Vikipedio

God Save the Queen (Dio protektu la Reĝinon) estas patriotisma kanto de nekonata aŭtoro. Ĝi estas la tradicia nacia himno de Britio kaj de Anglio; unu el la du naciaj kantoj de Novzelando; la reĝa himno de Kanado kaj la aliaj anoj de la Brita Komunumo de Nacioj; kaj la reĝa himno de la Brita Reĝa Familio. Kiam la monarko estas viro, la himno fariĝas God Save the King (Dio protektu la reĝon).

Notu ke en Britio ne ekzistas aŭtorizita versio; efektive, nek reĝa proklamo nek per parlamenta leĝo iam ajn oficialigis ĝin kiel nacian himnon. Kutime, nur unu aŭ pli rare du versoj kantiĝas.

Enhavo

[redaktu] Historio

Oni nun ĝenerale kredas, ke la muzikon komponis la D-ro Henry Carey, kvankam multaj el la muzikeroj troviĝis en diversaj antaŭaj melodioj.

La unua publika prezentado de la verko estis laŭkrede, kiam CAREY kantis ĝin dum bankedo en 1740 honore de la Admiralo Edward Vernon, kaptinta la hispanan havenon de Porto Bello (tiam en Kolombio, nun Panamo) dum la Milito de la Orelo de Jenkins.

Laŭ tradicia kredo, la unua publika prezentado estis en 1745, en apogo al la reĝo Ĝeorĝo II post la malvenko de lia armeo ĉe la Batalo de Prestonpans fare de la Jakobana pretendanto al la brita trono, la Bona Princo Karlo, kies soldatoj estis plejparte skotaj. Esprimante tiun apogon oni aldonis la sesan strofon, sed ĝia alvoko je la forigo de la ribelantoj nun gustas de kontraŭ-skota sento, do ĝi kvazaŭ neniam kantiĝas niatempe.

La uzo de God Save the King kiel nacia himno imponis Joseph Haydn dum lia vizito al Londono en 1794. Je sia reveno en Aŭstrio li skribis nacian himnon, Gott erhalte Franz den Kaiser (Dio protektu la imperiestron Franz) por la naskiĝfesto de Francisko la 2-a, Sankta Romia Imperiestro. Oni poste uzis tiun melodion por la nacia himno de Germanio, Das Lied der Deutschen (la kanto de la germanoj).

[redaktu] Uzado en la Brita Komunumo

Antaŭe la plejparto de la Komunumaj Regnoj uzis ĝin kiel nacian himnon. Nun en Aŭstralio, Kanado kaj Jamaiko ĝi estas anstataŭigita de Advance Australia Fair, O Canada, kaj Jamaica, Land We Love respektive, sed ankoraŭ estas la reĝa himno de tiuj landoj. Ĝi ankoraŭ estas nacia himno de Novzelando kune kun God Defend New Zealand. Ĝi ankaŭ estas antaŭa nacia himno de Irlando, anstataŭigita en la jaroj 1920 per Amhrán na bhFiann.

[redaktu] Uzo alie

God Save the King estis la unua nacia himno en la mondo; pluraj landaj do uzis ĝian melodion kiel nacian himnon, inkluzive de Danlando, Germanio ("Heil dir im Siegerkranz"), Rusio, Svedio kaj Svisio. Ĝi ankoraŭ estas la melodio de la populara usona patriotisma kanto My Country, Tis of Thee kaj de la norvega reĝa himno Kongesangen. La melodio ankoraŭ uziĝas por la nacia himno de Liĥtenŝtejno, Oben am jungen Rhein. La rokgrupo Queen ludis God Save the Queen post ĉiuj siaj koncertoj.

[redaktu] Aliaj naciaj himnoj en la Unuiĝinta Reĝlando

Ofte, kiam himno necesiĝas por lando en la Unuiĝinta Reĝlando, ekzemple ĉe internacia sportevento, oni uzas alian kanton:

  • Kimrio havas propran himnon, Hen Wlad Fy Nhadau;
  • Skotio uzas Flower of Scotland, Scotland the Brave, aŭ Scots Wha Hae;
  • Anglio kutime uzas God Save the Queen, sed foje uzas JerusalemLand of Hope and Glory.
  • Nordirlando ĝenerale uzas God Save the Queen ĉe tradiciaj britaj eventoj, kaj la irlandan nacian himnon Amhrán na bhFiann ĉe tradiciaj irlandaj eventoj. Oni foje uzas la kanton Londonderry Air.
  • Teamoj kunigantaj Nordirlandon kaj la Irlandan Respublikon uzas Ireland's Call, kanton kiu provas kunigi la du tradiciojn de la insulo.

[redaktu] Teksto

[redaktu] Angla teksto kun traduko

God save our gracious Queen,
Long live our noble Queen,
God save the Queen:
Send her victorious,
Happy and glorious,
Long to reign over us:
God save the Queen.

Dio protektu nian gracan Reĝinon,
Vivu nian nobla Reĝino,
Dio protektu la Reĝinon;
Ŝin venkigu,
Feliĉigu kaj glorigu,
Por ke ŝi regnu nin longtempe;
Dio protektu la Reĝinon.

O Lord, our God, arise,
Scatter her enemies,
And make them fall.
Confound their politics,
Frustrate their knavish tricks,
On thee our hopes we fix:
God save us all.

Ho Sinjoro, nia Dio, leviĝu,
Apartiĝu ŝiajn malamikojn,
Kaj faliĝu ilin.
Konfuzu iliajn politikojn,
Malhelpu siajn kanajlajn ruzojn,
Je Vi ni afiŝas niajn esperojn:
Dio savu nin ĉiujn.

Thy choicest gifts in store,
On her be pleased to pour;
Long may she reign:
May she defend our laws,
And ever give us cause
To sing with heart and voice
God save the Queen 1.

Viajn plej bonajn donojn rezervitajn,
Sur ŝin bonvole verŝu;
Ŝi regnu longtempe;
Ŝi defendu niajn leĝojn
Kaj ĉiam donu al nin kaŭzon
Por kanti kun koro kaj voĉo
Dio protektu la Reĝinon.

1Kiam estas reĝo, oni ŝanĝas tiujn versojn al With heart and voice to sing/God save the King (por kanti kun koro kaj voĉo/Dio protektu la Reĝon).

[redaktu] Franca versio uzata en Kanado

Ĉar Kanado havas ankaŭ la francan kiel oficialan lingvon, oni tradukis al la franca la unuan strofon por uzado en Kanado:

Dieu protège la Reine

De sa main souveraine!
Vive la Reine!
Qu'un règne glorieux,
Long et victorieux
Rende son peuple heureux.
Vive la Reine!

Dio protektu la Reĝinon
Per sia suverena mano!
Vivu la Reĝino!
Regno glora,
Longa kaj venkema
Feliĉigu ŝian popolon.

Vivu la Reĝino!
Pligrandigu
Pligrandigu


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.royal.gov.uk/output/page317.asp
•  http://news.bbc.co.uk/olmedia/1035000/audio/_1038758_united_kingdom.ram
•  http://www.pch.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/godsave_e.cfm
•  http://www.shakespeare-w.com/sounds/uksong.ram
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com