Vikipediista diskuto:Eynar
El Vikipedio
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:10, 29. Jan 2006 (UTC). Vi havas tre belan personan prezenton ĉe via vikipediista paĝo.
[redaktu] Ludverkado
Mi havas etan konsilon por vi se vi volas prezenti vian ludon al ludfirmao. Unu provu kaj provadu vian ludon! Mi multe provas mian nunan prototipon "blinde". (Tiel, mi sendis la ludon al grupo kiu neniam vidis la ludon antaŭe. Ili ludos ĝin sen mi ĉeestanta.) Kiam la ludo ŝajnas tute "finata", trovu firmaon por sendi ĝin. Firmaoj nur akceptos laŭ specifaj reguloj. Sekvu tiujn regulojn strikte. (Kaj iuj firmaoj NENIAM akceptos eksterajn ludojn!) Ankaŭ multajn ludverkistajn konkursojn oni povas eniri. La ĉefe laŭ mi estas "Hippodice" konkurso http://www.hippodice.de/ (germanalingve) kaj estas por nur amatoroj. (Ofte firmaoj publikigos la gajnataĵojn de la konkurso.) Ankaŭ, bona ludverkisto-forumo (anglalingva) estas http://bgdf.com . Bonŝancon! -- Yekrats 18:29, 29. Jan 2006 (UTC)