Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Secesio - Vikipedio

Secesio

El Vikipedio

Secesi-stilo estas unu el pluraj nomoj por eŭropa art-historia epoko ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 19-a al la 20-a jarcento. Ĝin karakterizas pluraj parencaj stiloj, diversnomaj, sed ofte malfacile distingeblaj. Eble la plej trafa kaj klara nomo estas Stilo de 1900; ĝi estas foje uzata laŭ la jaro de la pariza mondekzpozicio en la franca lingvo (style 1900). Sed la stilo ja daŭris de la fruaj 1880aj jaroj ĝis la unua mondmilito, kion ununura jaro ne respegulas.

Enhavo

[redaktu] Historio

La stilo viglis en Eŭropo inter 1895, en Barcelono eĉ de 1883, kaj 1914, precipe en grafikaj kaj konstruaj artoj, sed ankaŭ en muziko aŭ beletro.

Ĝi estas iom miskonata stilo parte pro malsamaj nomoj laŭ la landoj (modernismo en katalunio kaj tuta hispanio, liberty en italio, Jugendstil en germanio, nova arto en francio, secesio en (ne nur) aŭstrio...), parte pro malklara dislimo disde samepokaj skoloj (angla antaŭrafaelismo, francaj nabiaj pentristoj, simbolismaj beletristoj...).

La esprimo "secesio" venas de la arta skolo Wiener Sezession (germane "viena secesio"), kiu en 1897 disiĝis de la Wiener Künstlerhaus (viena artista domo). Ankaŭ la ekspoziciejo de tiu grupo estas nomata "La Secesio".

La germana esprimo Jugendstil deriviĝas de la ilustrita revuo Die Jugend (= la junularo), fondita en 1896. La franca esprimo (l')Art Nouveau, uzata en pluraj lingvoj, venas de tiu nomo de pariza tia vendejo de Siegfried (Samuel) Bing malfermita en 1895. La kataluna kaj hispana Modernismo estas malsamsignifa al tiu vorto en multaj aliaj lingvoj.

[redaktu] Ecaro

La stilo serĉas inspiron en detale observata naturo, prefere ol en arta tradicio. Ĝi estas parte artisma reago al la tiama raciismo kaj al la maleleganto de la unuaj produktoj de moderna industrio.

Tial secesio favoras kurbajn, elipsajn, vorticajn formojn kun simbola valoro, freŝajn, diafanajn, mildajn kolorojn. Ĝi aplikiĝas same al mebloj, etaj objektoj, kaj al vastaj konstruaĵoj.

Ĉi stilon flegis pluraj talentaj artistoj, kiuj funde regis siajn respektivajn metiojn, eĉ plurajn kiel arĥitekturo kaj meblaro kun kongruaj vestaĵoj, kaj inventis novajn teĥnikojn.

[redaktu] Artistoj

[redaktu] Afiŝistoj

[redaktu] Konstruistoj

  • Antoni Gaudí /gaŭdi/
  • Hector Guimard /ektorgimar/
  • Victor Horta /viktororta/
  • Charles Rennie Mackintosh /ĉalzreni mekintoŝ/
  • Joseph Maria Olbrich /jozef maria olbriĥ/

[redaktu] Pentristoj

[redaktu] Vitristoj

  • Émile Gallé /emil gale/
  • Louis Comfort Tiffany /luis comfet tifeni/


[redaktu] Kritiko

Ĝuste tiu kurboplena stilo ja iom estas en Viena Secesio, ekz. en la pentrarto de Klimt, sed en arĥitekturo tre malofte (ekz. Majolikahaus). Ĝenerale la Viena Secesio kun sia severaj angulaj linioj, estas pli proksima al posta Bauhaus kaj Art Déco. Pro tio eble pli bonus la vorto Novarto en Esperanto, ĉar ĝi estas uzata en multaj lingvoj (Art Nouveau, bulgare: Ар нуво, japane: アール・ヌーヴォー) kaj vaste komprenata en pliaj lingvoj.

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://lartnouveau.com
•  http://www.lecercleguimard.com
•  http://www.sreda.boom.ru/designers/designers_v.htm
•  http://www.eurobru.com/cultur36.htm
•  http://www.achome.co.uk/artnouveau/index.php?page=home The Art Nouveau Home -->


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com