Bram Stoker
El Vikipedio
Literaturo > Anglalingva literaturo > Bram STOKER < Angla lingvo
La Irlanda verkisto Abraham STOKER (normale mallongita kiel Bram STOKER) naskiĝis je la 8-a de novembro 1847 apud Dublino, kaj mortis je la 20-a de aprilo 1912 en Londono.
Post studado en la Dublina Trinity College Bram Stoker unue laboris kiel oficisto. En la jaro 1878 li finis tiun ĉi karieron kaj fariĝis la sekretario de la aktoro Henry Irving.
El la verkaro de Stoker nur unu vere famiĝis: la vampirrakonto Drakulo, verkita en la jaro 1897. Ĝi inspiris eĉ generaciojn poste al teatraĵoj, radiodramoj kaj filmoj.
Aliaj verkoj de la aŭtoro:
- The Jewel of Seven Stars (1903)
- Personal Reminiscences of Henry Irving (1906)
- The Lair of the White Worm (1911)
- Dracula's Guest (1914)
Ekstera ligo:
- Bram Stoker, kreinto de Dracula, artikolo de Garbhan MacAoidh en Monato 2005/11, p. 15