August Schleicher
El Vikipedio
August SCHLEICHER (naskiĝis la 19-an de februaro 1821 en Meiningen; mortis la 6-an de decembro 1868 en Jena) estis germana lingvisto. Li estas fondinto de la genealogiarba teorio en la kompara lingvistiko kaj kune kun Franz Bopp vojpreparinto de la hindoeŭropa lingvistiko.
August Schleicher esploris la interrilatojn de la hindeŭropa lingvaro. La komparan lingvistikon li vidis kiel parton de la naturscienco. Li difinis lingvon kiel naturan viveron, kies ŝanĝoj - simile al evoluo de biologiaj specioj, dependas de la leĝoj de la evoluismo. Surbaze de siaj esplorrezultoj li desegnis en aŭgusto 1853 unu el la unuaj genealogiaj arboj de la hindeŭropaj lingvoj. Oni rigardas la Compendium der vergleichenden Grammatik der indogermanischen Sprachen (kompara gramatiko de la hindeŭropaj lingvoj) lia ĉefverko, en kiu li rekonstruis la hindoeŭropan pralingvon kaj eĉ verkis mallongan fabelon en tiu rekonstruita lingvo.