Evoluismo
El Vikipedio
Biologio > Evoluismo
Evoluismo (aŭ evolucio) estas la biologia teorio de Charles Darwin kiu klarigas la evoluon de specioj per natura selektado: "la pluvivado de la plej taŭgaj". Evoluismo diras, ke specioj evoluas ĉar nur la plej bonaj specianoj povas venki en la lukto por nutraĵo kaj vivo por generi la sekvontan generacion.
Kribriĝo
Ie estas lando, Bio, kie estas granda ĉio: grandaj montoj, grandaj valoj, grandaj lago kaj arbaroj. Granda lando estas Bio, regas en ĝi tradicio. Regas laga loga forto, in-destin' por vira sorto. La pluvivo estas grava, tradicio estas praa.
Proksime al lagobordo, kolektiĝas viro-hordoj. Samon volas ĉiu viro, granda estas la sopiro; ĵeti sin en grandan lagon, naĝ-atingi in-kabanon, rompi muron plej rapide, havi inon tre avide. Streĉo regas, granda volo, sed ne fajras startpistolo. Elflarinto disfamigas: "En kabano in’ aspiras!" Ĉiu vir’ sin tuj preparas, post minuto starte staras. Ili staras jam rigide, -Spertu! - pluraj tro memfide. Startpistolo fine fajras, unukorpe viroj rajtas. Amasego do impetas, inter ondojn sin mem ĵetas. Viroj multaj, eĉ tre multaj, en tumulto senrezultaj, tiuj, kiuj tro memfidas, la konkurson jam nun finas, naĝi scias, nur sen akvo, do pereas sen kapablo. La naĝantoj ilin lasas, ĉar minutoj dume pasas. Konkursantoj estas brutaj. Cirkonstancoj estas krudaj, ĉar kabano sur insulo, ne vidiĝas pro nebulo. La plimulto vivon riskas, en naĝado ne persistas, blinde naĝis nur zigzage, ili devas droni same. Kelkcentope el la miloj, estas vere lertaj viroj, direktiĝi al la celo, ili preĝis al ĉielo. Tiuj vidas jam la celon, tial faras nun akcelon, nome, estas leĝ’ de lando, vivi rajtas nur venkanto. De naĝantoj la avano jam alvenas al kabano. Viroj, kiujn vivo urĝas, prainstinkto ilin skurĝas, atingis la kabanmuron, sed ne trovas aperturon. Kabanmuro estas ligna, sed neniu estas pigra, ili faras fortostreĉon, al la muro fendas breĉon. Tiun ago sukcesigas, kiu penon ne ĉesigas! La unua, la plej brava kuniĝas kun ino rava. Kune nova jam strukturo, ĝin ŝirmanta ankaŭ muro, multobliĝas ambaŭ same, espereble vivos sane, ĉar la hordoj, tiuj viraj, estis vere primitivaj. Nombro tiel potenciĝas, ke insulo pli grandiĝas. Jen riĉiĝ' de landokarto: Aŭtonoma landoparto! -plu kreskigas sian grandon, multobligas ĝi eĉ landon!
mastro Jano
Evoluismo antaŭsupozas la originon de vivo kaj la transdonon de trajtoj inter generacioj.
Ankaŭ Alfred Russel Wallace eltrovis kaj proponis evoluismon. Wallace, kiel Darwin, eltrovis evoluismon post vojaĝo cirkaŭ la mondo kiel biologo, vojaĝo kiel iris tra insularon. Tio montris al ili la variecon de vivo, sed ne la kielon. La ideon por la kielo ili trovis en la libro Population de Malthus.
Darwin eltrovis evoluismon dum ĉirkaŭmonda vojaĝo de la ŝipo HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, sed klarigis la teorion nur en 1859 en la libro Origin of Species ("Origino de Specioj"), post kiam li ricevis leteron de Wallace, kiu proponis la saman teorion. Laŭ Wallace evoluismo ne povas klarigi la menson de homo. Darwin disputi tion kaj verkis Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871.
Evoluismo klarigas pri la historio de vivo, sed ne pri la origino de vivo, kiu estas ankoraŭ nekonata, kvankam pluraj teorioj jam ekzista pri tio; pri tio vidu Origino de vivo.
Laŭ evoluismo, ĉia vivo sur la tero estas unu familio: ĉiu vivaĵo estas kuzo de ĉiuj aliaj, ĉar ili ĉiuj devenas de la sama pravivaĵo.
Evoluismo ne parolas pri progreso de vivo, sed simple pri ĝia varieco. Fakte, laŭ evoluismo, skarabo aŭ eĉ bakterio estas iel multe pli sukcesa ol homo.