Arkioj
El Vikipedio
Arkioj (archaea) estas biologia regno de prokariotaj estaĵoj. Arkioj estas unuĉelaj kaj ne havas ĉelkernojn, tamen ili ne estas bakterioj. Sur la genetika nivelo, ili estas pli similaj al eŭkariotoj kiel ni mem. Carl Woese eltrovis la arkiojn en 1977.
Multaj arkioj vivas en ekstremaj medioj -- ekzemple, varmegaj, salegaj, kaj acidaj lagoj. Laŭ nia scio, la arkioj kaŭzas neniun ajn malsanon -- ili estas plej interesaj laŭ la vidpunkto de evoluo. Multaj sciencistoj nun kredas ke la komuna parenco de ĉiuj eŭkariotoj estis simila al arkio.
vidu ankaŭ: Eŭriarkeoto kaj Krenarkeoto-Eocito
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.