Thor Heyerdahl
El Vikipedio
Thor HEYERDAHL [tur HEJerdal] (naskiĝis la 6-an de oktobro, 1914, mortis la 18-an de aprilo, 2002) estis norvega antropologo.
Li famiĝis pro sia ekspedicio Kon-Tiki en 1947. Heyerdahl supozis, ke la enloĝantoj de la Polineziaj Insuloj origine venis el Sudameriko, kaj per lia ekspedicio li pruvis, ke tiutempe almenaŭ ne ekzistis teknikaj obstakloj por trapasi la 8 000-kilometran distancon trans la Pacifika Oceano. Kune kun sia kvin-persona teamo li veturis al Sudameriko, konstruis primitivan floson el loke troveblaj materialoj por ekvojaĝi al Polinezio. La sola moderna ekipaĵo sur la floso estis radiotelegrafiiloj; nutraĵojn la teamo gajnis el la maro. La dokumenta filmo pri la ekspedicio gajnis Oskaron en 1952 kaj la libro Kon-Tiki estis tradukita al 67 lingvoj, ankaŭ al Esperanto:
Ekspedicio Kontiki / Trad.: Carsten Brynildsen. - Stokholmo, 1951
Heyerdahl faris poste diversajn aliajn ekspediciojn, ekz. per la papirusa boato Ra II de Maroko trans la Atlantikan Oceanon al la insulo Barbados. Krome li estis fervora aganto por la naturprotekto.