Ĵulo
El Vikipedio
Ĵulo (simbolo J, ankaŭ konata kiel Neŭtono-metro aŭ kulombo-volto) estas la SI-unuo de energio kaj laboro. Ĝi estis nomita pro honoro fizikisto James Prescott Joule (1818-1889).
- 1 ĵulo = 1 C · 1 V = 1 kulombo · 1 volto
Unu ĵulo estas la laboro necesa por ekzerci forton de unu neŭtono trans distanco de unu metro. Tamen, por malkonfuzi, la neŭtono-metro estas mezurunuo de torda momanto anstataŭ energio. Alia fojo por pripensi la ĵulon estas la laboro necesa por levi maso de 100 gramoj (kiel malgranda pomo) ĝis unu metro kun norma gravito de Tero.
Por vidi kiel malgranda estas unu ĵulo, pensu, ke elektra lumilo uzas keldek vatojn, kiu signifas ke ĉiun sekundon ĝi konvertas kelkdek ĵulojn de elektro en lumon kaj varmon.