Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ĥarbin - Vikipedio

Ĥarbin

El Vikipedio

ĤarbinHarbino (ĉine:哈尔滨, en Pinyin: Hā'ěrbīn, en rusan lingvon: Харбин) estas urbo en Ĉinio kie mortis Nikolaj Kazi-Girej en 1917. Ĝi estas la ĉefurbo de provinco Heilongjiang, la plej norda provinco de Ĉinio. Ĝi estas grava industria centro kun natura kaj artefarita beleco, situata ĉe la suda bordo de la rivero Songhua. Oni ofte nomas ĝin “brila perlo sur la kolo de cigno”.

Harbin, sufiĉe juna urbo laŭ ĉinaj normoj, estis antaŭe fiŝkaptista vilaĝo. Historiaj kronikoj montras, ke la loko estis loĝata en la 11-a jarcento de Nüzhen, prauloj de la manĉuroj. La nomo “Harbin” devenas de la manĉura “aleĝin”, kiu signifas grundon por sunumi fiŝretojn. En 1896 cara Rusio subskribis sekretan traktaton kun la Qing-dinastia registaro pri konstruado de fervojo de la ĉina urbo Manzhouli ĉe la ĉina-rusa landlimo, tra Harbin, al Vladivostoko. Per mono el porkompensa fonduso eltrudita el la ĉina registaro kaj malmultkosta ĉina laboro, oni konstruis la Ĉinan Orientan Fervojon kun Harbin kiel la administra centro. La urbo nature disvolviĝis en transportadan fokuson. Rusaj komercistoj, misiistoj kaj aventuristoj eksvarmis al la urbo, starigante tie siajn butikojn, fabrikojn kaj preĝejojn. Ilia influo sur la arkitekturo de Harbin estas videbla hodiaŭ: rus-stilaj konstruaĵoj, kupoloj kaj turpintoj super tridek antaŭaj grek-ortodoksaj preĝejoj.

Aliaj eksterlandanoj alvenis al la kreskanta urbo. Dek kvin landoj malfermis konsulejon, inkluzive de Japanio, Britio, Francio, Germanio, Italio kaj Usono. Bankoj prosperis kune kun hoteloj, trinkejoj, vetludejoj, altkostaj vilaoj, dum la ĉina loĝantaro servis al la kreskanta internacia komunumo. Iam troviĝis cent mil fremdaj loĝantoj el 36 landoj en la urbo. En 1946 Harbin estis redonita al Ĉinio post la malvenko de Japanio kaj la fino de la Dua mondmilito.

Harbin, konata kiel urbo de parkoj, havas 13 parkojn kune kun 154 florovartejoj kaj multaj arbaretoj. Laŭ la stratoj staras bele pritonditaj ulmoj, poploj kaj pinoj. Plejparto de la parkoj troviĝas laŭ la bordoj de la rivero Songhua. Riverborda Parko laŭ la suda bordo, dek hektarojn granda, estas ŝatata loko. La Suna Insulo, kun areo de 1 300 hektaroj sidas meze de la rivero Songhua. Gin kovras densaj arboj, belaj gazonoj, gloroplenaj terasoj kaj riverbordaj pavilonoj. Digo ĉirkaŭanta la insulon kaj ĝin protektanta kontraŭ inundo estas ankaŭ ŝatata promenejo. Iam antaŭe la insulo estis en du partoj. La okcidenta duono estis rezervita por domoj de riĉuloj kaj la orienta por pajlotegmentitaj kabanoj de fiŝkaptistoj kaj boatistoj. La Vilaĝo de Paradizo sur la okcidenta flanko estas nun populara loko por distriĝo kaj banado. Tie estas 14 resanigaj ripozejoj konstruitaj por fabrikoj, superaj lernejoj kaj universitatoj.

Unika estas la Infana Parko de Harbin, kiu havas la solan infanfervojon en Ĉinio. Konstruita en 1956, ĝi estas du kilometrojn longa, kun stacio Pekino ĉe unu fino kaj stacio Harbin ĉe la alia. La malgranda trajno, tirata de dizellokomotivo, havas sep buntajn vagonojn kaj povas transporti ducent pasaĝerojn. La personaro de la fervojo: la stacioadministrantoj, inĝenieroj, konduktoroj, biletvendistoj, trajnogardistoj kaj ĉefo de la vagondeĵorantaro estas lernejanoj malpli ol 13-jaraj. Ili laboras kaj ludas laŭvice.

La vintro en Harbin estas nekontesteble malvarmega. La meza temperaturo de decembro ĝis februaro estas -30°C kaj multe neĝas. Sed adaptiĝinte al la malvarmego, oni trovas certajn ĝuojn, kiujn nur Harbin povas oferti. Lakto vendiĝas brikforme. Frostiĝintajn pirojn oni liveras al aĉetantoj. Degelinte en malvarma akvo, la piroj estas aparte gustoplenaj kaj estas populara frandaĵo dum la Printempa Festo (ĉina tradicia Novjaro).

Ankaŭ alia specialaĵo de Harbin aperas en la Printempa Festo. Tra la lando estas la tradicia kutimo de la sezono festocele pendigi paperlanternojn. Ĉi tie oni faras lanternojn el glacio, oni lasas akvon glaciiĝi en poto, poste eltiras kaj kavigas en la centro, kien oni metas kandelon aŭ olelampon. La lanterno ne fandiĝas, ĉar la ekstera temperaturo restas sub la nulo. Fari glaci-lanternojn jam fariĝis kutimo, sed ili ne plu estas simple faritaj el poto. En la Lanternfesto, la 15-a tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, mamutaj blokoj da glacio estas tranĉitaj el la rivero Songhua. Martelo, ĉizilo kaj muldiloj uziĝas kaj post kelkaj horoj blokoj fariĝas vazoj da floroj, figuro de skiisto, karpo aŭ kokino. Glacidomegojn oni faras el blokoj cemetitaj kune per akvo. Kontraŭ la blua ĉielo ili estas kristale blankaj. Vespere oni lumigas ilin kaj la publikaj placoj kaj parkoj vigliĝas per la glaciarto -- miriado da desegnoj kreitaj de la amatoraj kaj profesiaj glaci-skulptistoj de Harbin.

Novembre de 2005, la urbego restis sen trinkakvo, ĉar la riveron Songhua poluis benzolo.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ĥarbin sub la gloso Harbin
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com