Ĥaldeaj katolikoj
El Vikipedio
Religioj > Kristanismo
La Ĥaldea katolika Eklezio estas la parto inter la en okcidento tiel nomataj nestorianoj (t.e. tiuj, kiuj malakceptis la konkludojn de Efeza konsilio), kiuj agnoskis aŭtoritaton de la papo. Ili do estas inter la eklezioj nomitaj uniitaj. La sidejo de ilia patriarĥo estas en Bagdado. Ili nombras nun proksimume 42 mil.