Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Usama bin Laden - Vikipedio

Usama bin Laden

El Vikipedio

Dosiero:Laden.jpg

FBI foto, dato nesciata

Usama BIN LADEN (naskiĝis 10-an de marto 1957; arablingve أسامة بن لادن) estas saŭd-araba revoluciisto, kiu laŭ si batalas sanktan militon por la islama mondo. En la 1980aj jaroj li batalis por Usono kontraŭ la komunista Sovetunio por forpuŝi ĝin el Afganio, kaj nun li batalas kontraŭ Usono por forpuŝi ĝin de la islama mondo. La ĉeesto de Usono estas granda: en 2000 ĝi havis 6000 soldatojn en Saŭda Arabio, bombantajn aviadilojn super Irako kaj ĝi estas delonge la patrono de Israelo. La gvidanta filozofio de Bin Laden estas islamismo: li deziras la unuiĝon de ĉiuj islamaj landoj en unu imperion. Prefere sub lia rego kiel kalifo (= la religia kaj politika reganto de la islama mondo). Por atingi tion, li klopodas instigi mondmiliton inter Usono kaj la Islama mondo, kaj anstataŭigi registarojn kontraŭreligiajn (komunismajn, laikismajn, kaj tiujn, kiuj interkonsentas kun la Okcidento). Post la mondmilito, la islama imperio havos plimulton de la petrolo de la mondo kaj, per Pakistano, la atombombon. Usono mem frakasiĝos kiel Sovetunio, kaj fariĝos la Dis-Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Laŭ la opinio de kelkaj islamismanoj, modernismo ne povas kunvivi kun Islamo kaj minacas forviŝi ĝin. Tial Bin Laden batalas kontraŭ la Okcidento.

Usono vidas la manon de Bin Laden en la jenaj atakoj:

  • 1995: bombatako per kamiono en Riado, Saŭda Arabio. 7 mortintoj (5 usonaj soldatoj, 2 hindiaj)
  • 1998: bombatako per sinmortigantoj kontraŭ la usonaj ambasadejoj en Kenjo kaj Tanzanio. 224 mortintoj.
  • 2000: bombatako per sinmortiganto kontraŭ la usona militŝipo USS Cole en Jemeno. 17 mortintoj.
  • 2001: je la 11-a de septembro, terorista atako per sinmortigantoj kontraŭ la Pentagono en Vaŝingtono kaj la Ĝemelturoj en Novjorko, Usono. Ĉirkaŭ 3000 mortintoj.

La lasta estis, je taŭga interpreto de la vorto "unuopa", la plej granda unuopa atako kontraŭ civiluloj depost Hitlero.

Bin Laden estas la estro de la terorista organizo La Bazo (arabe al-Kaida). Sed li agas ne kiel militestro, sed kiel faciliganto ("instiganto" estas lia vorto), provizante monon, konsilon, trejnadon, ktp. La Bazo ne estas ŝipo, kiun li regas, sed ĝardeno, kiun li plantas, akvumas kaj prizorgas. La ĉeloj de la organizo agas plejparte sendepende. Pro tio Bin Laden povas nei kulpon pri atakoj kaj la komplotoj estas pli malfacile eltroveblaj de registaroj. La Bazo havas 5000 homojn en 50 nacioj. Iuj ĉeloj apartenas al aliaj, kunlaborantaj organizoj: ekzemple, iuj ĉeloj apartenas al Hezb-Alaho de Libano kaj Hamaso de Palestino.

Bin Laden administras ĉirkaŭ dek tendarojn en Afganio por trejni teroristojn. La trejnito iras tra la mondon, ekzemple al Sudano, Bosnio, Ĉeĉenio, Taĝikio, Jemeno, Somalio, Usono, ktp.

La koro de la Bazo estas liaj kunbatalintoj de la afgana milito kaj la egiptoj de Islama Jihado.

Ĝis lastatempe, Bin Laden loĝis en japana kamioneto sur monto en suda Afganio. Li piediras kun bastono kaj havas almenaŭ tri edzinojn kaj dek infanojn. Lia familio loĝas en la apuda urbo Kandaharo. Kvankam li estas arabo, lia vesto estas afgana. Lia riĉo estas, laŭ iu takso, ĉirkaŭ 85 Md. Li havas jeton. Laŭ onidiro, liaj renoj malsanas.

Bin Laden komprenas iom de la angla lingvo kaj skribis en la araba klasika.

Bin Laden estas alta je ĉirkaŭ 198 cm, kaj peza je 73 kg.


[redaktu] Vivo

Bin Laden estas filo de riĉa, pia familio en Saŭda Arabio, naskiĝinte en Riado. Lia patro, de jemena deveno, estis la plej riĉa konstruisto de Saŭda Arabio, sed mortis kiam Osama havis 13 jarojn. Lia patrino devenas de Sirio aŭ Palestino. Li plenaĝiĝis en Jiddah.

Ĉe universitato, Bin Laden studis civilan inĝenierarton. Unu tiea profesoro estis la tutislamista Abdul Azama, kiu fervorigis la fidon de Bin Laden. Malsimile al aliaj filoj de riĉaj arabaj familioj, Bin Laden nek kleriĝis en universitato okcidenta nek iafoje loĝis en la Okcidento.

Lia plej proksima sperto pri la Okcidento estas Bejruto: kiel studento li ofte iris al Bejruto, kie li drinkis, batalis en drinkejoj kaj postkuris virinojn. Bejruto baldaŭ poste ruiniĝis pro la enlanda milito. Tio ŝajnis al Bin Laden la puno de Dio.

Dum la milito de Afganio kontraŭ Sovetunio (1979-1989), la saŭd-araba registaro varbis lin por helpi organizi la "arabajn afganojn" por la milito. La usona CIA helpis trejni lin. Dum 1980-86, li estis ĉe la pakistana limo por subteni la militon. En 1986 li fariĝis komandanto en la milito kaj partoprenis en la kriza batalo de Ĝalalabado. Dum la milito, en 1988, li aniĝis la Bazon.

Post la malvenko de Sovetunio en 1989, kaj ĝia mirinda disfalo post kelkaj jaroj, Bin Laden fariĝis multe pli ambicia. Li vidis, ke eĉ granda lando estas venkebla en milito.

En 1989, li revenis al Saŭda Arabio kiel milita heroo. En 1990 Irako atakis kaj prenis Kuvajton kaj Usono responde sendis soldatojn al Saŭda Arabio: por protekti Saŭdan Arabion mem kaj por batali la Duan Golfan Militon (1991). Ĉar Bin Laden forte kontraŭstaris tion, la registaro malliberigis lin al la urbo Ĝido. En 1991 Bin Laden fuĝis al Afganio. Post la Golfa Milito, dekmiloj da usonaj soldatoj restis en Saŭda Arabio kaj ne revenis hejmen.

La Golfa Milito montris al Bin Laden, ke la Okcidento konservus la disigon de la araba mondo eĉ per milita potenco.

En 1992, Bin Laden transloĝiĝis al Sudano, kiu tiam akceptis iun ajn islamanon sen vizo. Li loĝis tie 1992-1996. En Sudano li estis komercisto, edzinigis nevinon de la reganto, kaj ankoraŭ estris la Bazon. Li fondis teroristajn tendarojn en Sudano kaj komencis labori kun aliaj teroristaj grupoj por forpuŝi usonajn soldatojn el la islama mondo.

En 1992 Bin Laden bombis hotelon en Adeno, Jemeno por mortigi usonajn soldatojn, sed anstataŭe mortigis du turistojn. Ĉi tio estis la unua terorista atako de Bin Laden. Multaj aliaj sekvos.

En 1992, Usono sendis soldatojn al Somalio, kion Bin Laden kontraŭstaris. En 1993 liaj teroristoj mortigis 18 soldatojn kaj ses monatojn poste, Usono retiriĝis de Somalio. Al Bin Laden, Usono ŝajnis "papera tigro", multe malpli pacienca kaj kuraĝa ol Sovetunio.

En 1993, laŭ Usono, Bin Laden penis aĉeti atombombon (aŭ la necesan uranion) en la rusa fimerkato. Li ankaŭ eble provizis monon por la atako de 1993 kontraŭ la Ĝemelaj Turoj de Novjorko.

En 1995, liaj teroristoj en Riado bombatakis per kamiono kaj mortigis kvin usonanojn soldatojn (kaj du hindianojn). Pro tio, Usono kaj Saŭda Arabio premis Sudanon deporti Bin Ladenon.

Deportite en 1996, Bin Laden foriris al Afganio, kie li ankoraŭ loĝas. Bin Laden tiam deklaris jihadan militon kontraŭ Usono. Liaj celoj:

  1. Forpuŝi usonajn soldatojn ("krucmilitistojn") el la Araba Duoninsulo.
  2. Renversi la registaron de Saŭda Arabio.
  3. Liberigi [[Islamaj pilgrimejoj|sanktajn lokojn de islamo].
  4. Subteni islamajn revoluciistojn tra la mondo.

Bin Laden malestimas la saŭd-araban registaron: ĝi ne starigas islaman leĝon, lekas la botojn de Usono kaj lasas la usonajn soldatojn profani la landon de la sanktaj urboj Mekao kaj Medino. La usonaj soldatoj, siavice, subtenas la tiranan reĝon. Li ne nomas sian patrolandon Saŭda Arabio, sed la "Araba Duoninsulo" kaj la "Lando de Du Sanktaj Moskeoj". La saŭda registaro forprenis lian civitanecon. Bin Laden restas sencivitulo.

Laŭ Bin Laden, Usono starigis soldatojn en la Araba Duoninsulo por protekti Israelon, ne por protekti la fluon de petrolo.

De post almenaŭ 1996 (eble de post 1993), Usono penis mortigi Bin-Ladenon kaj detrui lian organizon.

En 1996, la taliboj (la "studentoj") venkis Afganion. Kvankam ilia interpreto de islamo estis severa, ili estis honestaj kaj ordigis la landon post jaroj de milito kaj ĥaoso. Bin Laden subtenas la talibojn kiel komandanto de fremda legio de la "afganaj araboj". Bin Laden tre multe admiras la talibojn kaj deziras ion similan por la tuta islama mondo. Li edzinigis la filinon de Mohameto Omaro, ilia regnestro.

En 1998 li deklaris sian intencon, mortigi ne nur usonajn soldatojn en la Araba Duoninsulo, sed usonanojn ie ajn en la mondo, civilajn aŭ militajn. La mortigado de ne-batalantoj estas kontraŭ iu ajn aŭtoritata interpreto de islamo. Spite de tio, liaj vortoj estis unuafoje realigitaj en aŭgusto, kiam li bombis la usonajn ambasadejojn en Kenjo kaj Tanzanio. Ne nur estis la ambasadejoj ekster la Araba Duoninsulo, sed la mortintoj estis civiluloj. La nombro ankaŭ estis multe pli granda ol ĉe pasintaj atakoj: ne nur dekoj da mortintoj, sed nun centoj. Bin Laden diris, ke la ambasadorejoj estis centroj por spionado en la Araba Duoninsulo.

En venĝo por la ambasardorejoj, Usono bombis liajn tendarojn en Afganio (kaj bombis lokon, kie Bin Laden ĵus estis antaŭ horoj) kaj lian fabrikon en Sudano.

En 1999 Bin Laden verkis libron, Usono kaj la Tria Mondmilito. Li nun deziris instigi mondmiliton inter Usono kaj Islamujo. La milito unuigus la islaman mondon sub unu kalifo; ĝi restarigus la islaman imperion (sub la otomanoj) kiu disfalis je la 11-a de septembro 1922.

En 1999 la CIA penis mortigi lin.

En 2000 liaj teroristoj faris per boato kaj bomboj grandan truon en la flanko de la usona militŝipo la USS Cole apud Adeno, Jemeno. 17 usonaj soldatoj mortis. Por li, la militŝipo simbolis la Okcidenton kaj la malgranda boato Mohameton.

Je la 11-a de septembro 2001 teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detruis la Ĝemelturojn en Novjorko, mortigante ĉirkaŭ 3000 homojn. Usono suspektas Bin-Ladenon. Bin Laden en intervjuo de la pakistana gazeto Ummat (28-a de septembro) mem neis respondecon por la atakoj, dirante, ke li neniel aprobas la mortigon de senkulpuloj. La plej multaj okcidentaj amaskomunikiloj rifuzis raporti pri tio kaj koncentriĝis al video-sceno, en kiu Bin Laden diras, ke la atako estas la "puno de Dio" kaj dankas Dion. Tri semajnojn antaŭ la atako, Bin Laden avertis pri tre granda atako kontraŭ Usono pro ĝia subteno de Israelo. En la tagoj antaŭ la atako, li kaj liaj batalantoj forlasis la teroristajn tendarojn. Post la atako, li vokis la popolon de Afganio kaj Pakistano batali sanktan militon kontraŭ Usono.

Je la 7-a de oktobro Usono atakis Afganion kiel gastiganton de Bin Laden. Bin Laden vokis la islaman mondon al milito kontraŭ Usono. Li rigardas la militon kiel lukton inter islamo kaj la Okcidento, inter kredantoj kaj nekredantoj.

De post 1996, Bin Laden estis militanta kontraŭ Usono, sed Usono nur nun rekonas tion.

Bin Laden volis fari al Usono en Afganio kiel li faris al Sovetunio: kaŭzi ĝian malvenkon kaj disfalon. Kiam Pakistano kaj la Golfo aliĝus al lia imperio, laŭ liaj planoj, li povus detrui Usonon kiel grandan potencon.

En la aŭtuno de 2001, Usono renversis la talibojn kaj Bin Laden malaperis ĝis novembro 2002, kiam li denove minacis Usonon kaj la Okcidenton.

Vidu ankaŭ: Usona Prezidenta ĝisdatiga dokumento de la 6-a de aŭgusto, 2001

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com