Kalifo
El Vikipedio
Kalifo (arablingve خليفة, ĥalifa) estis la religia kaj politika posteulo de Mohamedo. Li regas la landaron de islamo kiel unu imperio. La unuaj Kvar Justaj Kalifoj profunde formis islaman civilizon. Ili estis piaj, sed la postaj kalifoj estis plejparte mondamaj kaj diboĉaj. La kalifoj regis Islamion senĉese dum la 300 jaroj post Mohamedo kaj poste sub aliaj imperioj.
Kalifoj loĝis en Damasko, poste Bagdado, Kordovo, Kairo...
Jam post la morto de Mohamedo ekestis disputo, ĉu tiu destinis sian bopatron Abu Bakr aŭ sian kuzon Ali ibn Abi Talib kiel posteulon. Tiu disputo ĝis nun disigas sunaismon kaj ŝijaismon (kiu havas sian nomon de ŝi-at ali = partio de Ali).
La lastaj kalifoj estis la sultanoj de la otomana imperio, kiuj portis tiun titolon ekde 1517 kaj konservis ĝin ĝis la 3-a de marto 1924, kiam la turka registaro nuligis por Turkio la kalifecon (du jarojn post nuligo de la sultaneco).
Poste reĝo Husajn ibn Ali de Heĝaso pretendis, kiel mohamedido kaj reganto de Mekko kaj Medino, la kalifecon; sed li devis rezigni, kiam lia lando estis konkerita en 1926. Islama kongreso en Kairo ne sukcesis elekti novan kalifon, kaj oni konsideras la kalifecon ne plu ekzistanta, kvankam jen kaj jen unuopuloj proklamas sin kalifo.
[redaktu] Listo de Kalifoj
- La kvar justaj kalifoj
- Abu Bakr, bopatro de Mohamedo (632–634)
- Omar ibn al Ĥattab (634–644)
- Uthman ibn Affan, bofilo de Mohamedo (644–656)
- Muaŭija la 1-a (661–680), li igis la kalifecon heredebla
- Muaŭija la 2-a;
- Yazid la 1-a;