Titanic
El Vikipedio
R.M.S. Titanic (angle [ar-em-es taj-TAN-ik], "la Royal Mail Steamer (Reĝa Poŝt-Vaporŝipo) Titana") estis vaporŝipo pereinta en la Norda Atlantiko dum la fruaj horoj de la 15-a de aprilo, 1912 dum sia unua vojaĝo.
La ŝipon posedis la ŝipfirmao White Star Line, unu el la plej grandaj firmaoj en transatlantika transporto. Titanic estis en sia epoko unu el la plej luksaj ŝipoj iam ajn konstruitaj. Oni intencis uzi ĝin por la tre profitiga vojo inter Southampton (Britio) kaj Novjorko. Ĝi havis ĉiajn plej modernajn kaj komfortajn aranĝojn. Ĝi estis speciale projektita kun dek ses fakoj, por ke se la ŝipŝelo estus truigita, la likimunaj pordoj inter ili fermiĝus. Kelkaj fakoj povus pleniĝi per akvo, tamen la ŝipo plue flosus. Pro tia rimedo, bilet-perantoj anoncis ke la ŝipo estas "nedronigebla." Ĝi ekvojaĝis el Southampton la 10-an de aprilo kaj haltis ĉe Cherbourg, Francio. Ĝi tiam vaporumis okcidenten. Ignorinte avertojn pri glacio en la akvo, Titanic iris danĝere rapide. La 15-an de aprilo, la ŝipo trafis glacimonton kaj komencis droni. Tro da fakoj estis detruitaj, por ke la ŝipo ne dronu. Post nur du horoj, la ŝipo plene subakviĝis. Ne sufiĉis la savboatoj, kaj el 2.228 homoj nur 705 saviĝis..
En multaj landoj, Titanic estas nun metaforo por "fiaskego". Post la katastrofo, reguloj pri sekureco de ŝipoj plistriktiĝis en Britio, Usono kaj Francio. Ĝia pereo kune kun la komenco de la Unua mondmilito signis la finon de ĝia socia epoko.
Inter la mortintoj estis William Thomas Stead, sukcesa angla eldonisto, kiu subtenis Esperanton dum ĝia frueco.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Alvin, submarŝipo, malkovranto la ŝipruinon
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Encyclopedia Titanica (angle)