Tamnofiledoj
El Vikipedio
Tamnofiledoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
Genroj | ||||||||||||||||||
La Tamnofiledoj (Thamnophilidae) estas specioriĉa kaj formoriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj.
La tamnofiledoj estas malgrandaj ĝis mezgrandaj birdoj kaj troviĝas ekskluzive en la tropikaj kaj subtropikaj arbaroj en Mez- kaj Sudameriko. La flugiloj de la plej multaj specioj estas rondecaj kaj mallongaj. Ilia flugarto ne estas bona. La plumaro ĉe la plej multaj specioj havas neatentigan koloron. Ruĝbruno plej oftas ĉe inoj, ĉe la maskloj grizo kaj nigro. Ili serĉas insektojn, saltetante sur la grundo. La angla nomo „Antbird“ kaj la germana „Ameisenvogel“ signifas „formikbirdo“ kaj rilatas al ĝia kutimo, sekvi la migradojn de la Migraj formikoj kaj manĝi la fuĝantajn insektojn, araneojn aŭ eĉ malgrandajn reptiliojn kaj serpentojn. Formikojn manĝas nur malmultaj specioj.