Sokrato
El Vikipedio
Sokrato (469-399 a.K.) estis helena filozofo kiu interparoladis kun junuloj en la stratoj, la gimnastikejoj, kaj en la agoro de la antikva Ateno. Li parolis piedirante laŭlonge la vojoj, kaj faris multajn demandojn serĉante difinojn de (ĉefe etikaj) nocioj. Tiumaniere li inventis la dialogon kiel metodon por malkovri la veron. Sian tipan metodon li nomis majeŭtikon ("akuŝan arton"); t.e. la arto naskigi la ideojn, kiuj estas jam kaŝitaj en la kapo, sed pri kiuj oni konsciiĝas nur se oni "turnas" la menson tiel, ke oni ekvidas ilin. Ankaŭ ironion li uzis: Ŝajne aprobante la ideojn, kiujn li deziris malpruvi, li montris, ke ili kondukas al absurdaj konkludoj, do ke ili estas malpravaj. De tio devenas la literatura senco de ironio. Sokrato ne verkis ion, sed poste Platono, lia adepto, verkis dialogojn, en kiuj Sokrato ludas ĉefan rolon.
Laŭ Sokrato, multe gravas ekzameni la vivon. Konversaciante kun multaj homoj, Sokrato uzis induktan racion por atingi la veron. Sed la ofta uzo de ironio en liaj diskursoj havigis al li malamikojn. Tamen Sokrato, laŭ propra aserto, lernis multon de siaj sekvantoj, kaj ofte li laŭ si mem ne havis propran opinion. Li neniam donis doktrinojn.
Sokrato batalis kiel hoplito en la Peloponesa Milito. Li havis edzinon, Ksantipa-n (kiu havis laŭdire malbonan karakteron, ne komprenis lin, konstante kritikis kaj prikriis lin, sed li toleris ŝin kun pacienco) kaj tri filojn.
En la jaro 399 a. K., kiam Sokrato aĝis 70 jarojn, Atenanaj samcivitanoj lin akuzis pri blasfemo, ateismo, kaj pri korupto de la junularo. La kortumo donis al li la mortkondamnon. Anstataŭ defendi sin bone antaŭ la juĝistoj, aŭ fuĝi laŭ konsiloj de siaj amikoj, Sokrato akceptis sian kondamnon. Sokrato, kiu kredis je la senmorteco de la animo, ne timis la morton. Li diris, ke la juĝistoj, ĉar ili neniam ekzamenis siajn proprajn vivojn, jam estis mortaj.
Sokrato trinkis venenon de cikuto, kaj mortis serene meze inter siaj amikoj.
Niaj ĉefaj fontoj pri la vivo de Sokrato: Platono, Aristofano, Ksenofono.
[redaktu] Sokrato (teatraĵo)
Sokrato, kvarakta tragedio de Ch. Richet, el la franca trad. en ritma prozo J. Couteaux, 1914, 101 p. Oni volis prezenti ĝin dum la X-a UK, sur la p. 5. oni eĉ legas: "Estas ludita dum la Deka UK de E (Paris, aŭgusto 1914) de la jenaj geaktoroj: ..."