Senkapa mulino
El Vikipedio
Senkapa mulino estas monstro de brazila folkloro. En vilaĝoj aŭ urbetoj, en kelkaj malhelaj noktoj, oni povus vidi senkapan mulinon. Ankaŭ se oni kuras antaŭ kruco je media-nokto ĝi aperus.
Laŭ legendo, ĝi estas transformiĝita virino, kiu estas umikino de pastro kaj, pro tio, malbenata. Ĉiu nokto inter ĵaŭdo kaj vendredo, ŝi iras al vojkruciĝo kaj transformiĝis al besto. Sekve, ĝi devas trakuri sep vilaĝojn dum la nokto. Dum tiuj noktoj, oni aŭdas ĝian galopon kaj ĝiajn longajn henojn. Foje, ĝi ploras kiel homo. Se ĝi trovos iun, ĝi suĉas ties okulojn, ungojn kaj fingrojn, pro tio, kiam oni vidas la mulinon, oni devas kuŝi kun la vizaĝo sur plankon kaj kaŝi ungojn kaj dentojn.
Malgraŭ ĝi estas senkapa, ĝi disigas fajron per nazon kaj portas enbuŝaĵon en la buŝo. Se kuraĝulo formetis la enbuŝaĵojn, la sorĉo malestiĝis kaj la virino restos libera de malbenaĵon.
Alia legendo, diras ke estis reĝino kiu iris al tombejo dum la nokto kaj ne permesas al iu ajn akompani ŝin. Foje, la reĝo decidis postiri ŝin kaŝe. Tiel li vidis ke ŝi manĝis kadavron de infaneto ĵus mortita ke ŝi mem malenterigis per siaj propraj manoj. La hororigita reĝo ekkriis kaj ŝi, vidante lin, ankaŭ ekkriis kaj transformiĝis en la monstro. Laŭ tiu versio, estas, do, nur unu senkapa mulino.