Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Freiberg (subdistrikto) - Vikipedio

Freiberg (subdistrikto)

El Vikipedio


Blazono

Regiona
Subdistrikto
Freiberg

Dosiero:Land_fg.jpeg

Bazaj informoj
federacia lando: Respubliko Saksio
administra distrikto: Chemnitz
administra sidejo: Freiberg
areo: 913,54 km²
enloĝantoj: 149.804 (01.09.2003)
loĝdenso: 166 Einwohner/km²
regiona aŭtoprefikso: FG
retejo: freiberg-regional.de
Situo de subdistrikto Freiberg ene de Saksio
Dosiero:Saxony_fg.png
Situo de Saksio ene de Germanio

La germana Regiona subdistrikto Freiberg estas parto de Saksio kaj apartenas al la Eŭroregiono Ercmontaro.

Enhavo

[redaktu] Geografio

Najbaraj subdistriktoj estas norde Meißen, oriente Weißeritzkreis, sude la ĉeĥa regiono Karlovy Vary, sudokcidente Mittlerer Erzgebirgskreis, okcidente la urbo Chemnitz kaj nordokcidente Mittweida.

La subdistrikto Freiberg etendiĝas de Mezasaksa Montetregiono (Mittelsächsisches Hügelland) en la nordo ĝis la altaĵoj de Orienta Ercmontaro (Osterzgebirge) en la sudo. Oriente inter alie la Arbaro de Tharandt formas la limon kaj okcidente ĉi rolon ludas interalie la valoj de la riveroj Zschopau kaj Flöha. La alteco varias de 227 m super la marnivelo (plej malalta punkto estas en la valo de Freiberger Mulde ĉe Siebenlehn) ĝis 807 m (Drachenkopf ĉe Nassau). La dua plej alta punkto estas la 806-metra altaĵo Steinkuppe en Holzhau.

La plej gravaj akvejoj estas la riveroj kaj riveretoj Freiberger Mulde, Zschopau, Flöha, Bobritzsch, Granda kaj Malgranda Striegis, Striegis, Gimmlitz kaj la akvorezervejoj ĉe Rauschenbach kaj Lichtenberg. La riveroj estas riĉaj je kurbiĝoj kaj norde sin entranĉis profunde en la ĉirkaŭan terenon. Tiel do ili en historia tempo estis gravaj obstakloj por la orient-okcidentaj trafikaj vojoj. La subdistrikto en sia suda parto kontribuas al la Naturparko Ercmontaro/Vogtland.

Krome menciindas la ŝutmontoj, artefaritaj lagoj kaj kanaletoj en la ĉirkaŭajo de Halsbrücke, Freiberg kaj Brand-Erbisdorf kiuj atestas jarcentojn da minado. Speciale rimarkinda ĉi-rilate estas la akvotunelo Rothschönberger Stolln, kiu forkondukas la akvon el la minejoj ĝis en la rivereton Triebisch, kiu enfluas Elbon ĉe Meißen. Komence de la 21-a jarcento ekevoluas zono de urba kunfandiĝo de la urboj Nossen en la subdistrikto Meißen, Roßwein en la subdistrikto Döbeln, la antaŭ nelonge nove fondita urbo Großschirma kaj kun la urboj Freiberg kaj Brand-Erbisdorf. Tiu ĉi aglomeraĵo ampleksas en 2004 ĉirkaŭ 75.000 enloĝantojn.

La terenoj en la nordo de la subdistrikto apudas la zonon de leŭs-grundo, kiu nomiĝas Lommatzscher Pflege. Ilin kovras agroj, pratoj kaj arbaroj.

Sur la ŝtonriĉaj altebenoj dominas piceaj arbaroj, sur la krutaj deklivoj de la valoj foliarbaro. Ju pli suden oni venas, des pli reduktiĝas la kvoto de la agrokulturaj areoj; jen dominas montaj pratoj kaj plej sude proksime al la montarkresto kreskas kohera picea arbaro. En la nordo la grundon konsistigas leŭso kaj argilo. En suda direkto pli kaj pli dominas konsisteroj estiĝintaj pro erozio.

Vidu ankaŭ sub: pejzaĝoj de Saksio, akvujoj en Saksio, montoj en Saksio,

[redaktu] Ekonomio

En la subdistrikto Freiberg gravas interalie turismo. La Vojo de la arĝento kondukas tra ĝi.

En la regiono ĉirkaŭ Freiberg dominis pli ol 800 jarojn la minado, precipe arĝent-minado. Apud arĝento oni elminis ankaŭ ercojn de plumbo, nikelo, fero, kupro kaj stano. En la fandejoj de Muldenhütten kaj Halsbrücke okazis la ekstraktado de la metaloj. Jam en la 18-a kaj 19-a jarcento tio kaŭzis ekologiajn problemojn. Ili kulminis en la 20-a jarcento. Hodiaŭ ili preskaŭ malaperis pro la preskaŭ kompleta malkonstruo de tiu industria branĉo post la germana ununiĝo kaj danke al modernaj procedoj por purigi fumgasojn kaj poluakvon. Montriĝis, ke la naturo povis rekrei sin en mallonga tempo.
Jam frue minado kaj fandado instigis la evoluon de komerco, metio kaj industrio. La diversaj branĉoj disvolviĝis en kompleksaj interrilatoj. Interalie ekfloris la produktado de karbo el ligno, la lignoprilaboro, la fabrikado de tekstiloj kaj ledo, la maŝinkonstruo, metalprilabora industrio kaj akvomastrumo.

[redaktu] Trafiko

La teritorion de la subdistrikto norde tuŝas la federacia aŭtovojo numero 4 kaj la aŭtovoja triangulo de Nossen (aŭtovojo 14). Denorde-suden la federacia ŝoseo (Bundesstraße) 101 trairas la regionon, interalie tra Großschirma, Freiberg kaj Brand-Erbisdorf.
Deokcidente-orienten kuras la federacia ŝoseo 173 tra Flöha, Oederan kaj Freiberg. Ambaŭ ŝoseoj kruciĝas en la subdistrikta ĉefurbo Freiberg. De oriento al sudokcidento la subdistrikton tranĉas la federacia ŝoseo numero 171 tra la urboj Frauenstein kaj Sayda. Ekzistas densa reto de diverskategoriaj ŝoseoj.

La teritorio de la subdistrikto Freiberg estas integrita en la regiona trafikasociiĝo Verkehrsverbund Mittelsachsen (VMS) kun komuna prezosistemo por busoj kaj fervojo. La publika loka persontrafiko ampleksas urbajn busretojn en Freiberg kaj Brand-Erbisdorf (komune 6 linioj) kaj Flöha. En la jaroj 1902 ĝis 1920 Freiberg posedis tramon. Diversaj buskompanioj funkciigas tradicie tre densan regionan busreton.

La fervoja reto iam estis tre densa. Hodiaŭ tra la subdistrikto iras la sekvaj fervojaj linioj: Görlitz - Dresden - Freiberg - Flöha - Chemnitz - Zwickau - Plauen - Nürnberg (nomata Sachsen-Franken-Magistrale) , Flöha - Annaberg, Flöha - Neuhausen kaj la linio de Freiberg al Holzhau, kiun funkciigas Freiberger Eisenbahngesellschaft mbH. Tute speciala trafikilo estas la telfero Augustusburg, kiu trafikas inter Erdmannsdorf en la valo de la rivero Flöha kaj Kastelo Augustusburg.

En la urbo Großschirma ekzistas aertrafika alteriĝejo.

[redaktu] Historio

En la 1-a jarcento ĉi regiono supozeble apartenis al la influkampo de la Hermunduroj, en la 4-a kaj 5-a jarcento al tiu de la Turingoj kaj Silingoj. Arkeologiajn atestaĵojn el tiu tempo oni ĝis nun ne trovis. La eksetlado komencis en la norda parto kaj en ĉi-cele taŭgaj, seninundaj riveraj valoj en la 6-a, 7-a kaj 8-a jarcentoj. Eksetlis tiam la okcidentslavaj Dalemincoj, kies enmigro ĉefe celis la fekundajn leŭsgrundojn ĉirkaŭ Lommatzsch kaj Meißen apude de la teritorio de la nuna subdistrikto Freiberg. Loknomoj, ekzemple Bobritzsch, Loßnitz, Großschirma, Kleinschirma und Flöha probable atestas tiun setladon. Ĝis la germana eksetlo la teritorio apartenis komplete al la praarbaro Miriquidi, Poste oni nomis ĝin kutime "Bohemaj arbaroj". Post poioma reduktiĝado ĝi fine malaperis. Ĝiaj restoj transformiĝis al forstoj. La geografia regiono iam titolita "Bohemaj arbaroj" estis rebaptita je "Ercmontaro".

Decidan rolon por la historia evoluo de la regiono ludis la fondo de la monakejo Altzella ĉe Nossen (tuj apud la norda limo de la subdistrikto). Historie funkciis la tiel nomata Frankona strato (Frankenstraße). Ĝi ekestis kadre de la orienten direktita ondo de koloniigo de la mezepokaj germanoj kaj kondukis el Frankonio respektive Turingio tra la nuna Saksio trans Elbo (ĉe Dresdeno) kaj Supra Luzacio al Silezio kaj ĝis Krakovo. En la 12-a jarcento oni (komencante ĉe Altzella kaj progresante norden) elradikis la praarbaron kaj fondis vilaĝojn laŭ la skemo de arbarhuba stratvilaĝo. Ekzistis trafikaj ligoj el la regiono Halle kaj Leipzig al Bohemio (Prago). Ilia preciza situo hodiaŭ ne plu konatas. Oni tamen scias, ke tiu trafiko tuŝis la vilaĝon Christiansdorf, kie ĝi kaŭzis la hazardan trovon de arĝenta erco kaj sekve la evoluon de la minista urbo Freiberg.

Sian nunan amplekson la subdistrikto ekhavis en 1994, kiam oni kunigis la ĝistiamajn subdistriktojn Freiberg, Brand-Erbisdorf kaj Flöha.


[redaktu] Komunumoj

(1-a de aŭgusto 2004)

urboj

  1. Augustusburg
  2. Brand-Erbisdorf
  3. Flöha ¹
  4. Frauenstein
  5. Freiberg
  6. Großschirma (Saksio)
  7. Oederan ¹
  8. Sayda ¹

¹ komunumo-membro de administra asociiĝo

administraj asociiĝoj kun membroj

  1. administra asociiĝo Flöha
    1. Falkenau
    2. Flöha, urbo
  2. administra asociiĝo Oederan
    1. Frankenstein
    2. Gahlenz
    3. Oederan, urbo
  3. administra asociiĝo Sayda
    1. Dorfchemnitz
    2. Sayda, urbo

komunumoj
(eventuale kelkaj ankaŭ membras en administra asociiĝo)

  1. Bobritzsch
  2. Eppendorf
  3. Großhartmannsdorf
  4. Halsbrücke
  5. Hilbersdorf
  6. Leubsdorf
  7. Lichtenberg
  8. Mulda
  9. Neuhausen
  10. Niederschöna
  11. Niederwiesa
  12. Oberschöna
  13. Rechenberg-Bienenmühle
  14. Reinsberg
  15. Weißenborn

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.freiberg-sachsen.de


Pligrandigu



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com