Rishiri
El Vikipedio
La insulo Rishiri (japane 利尻島, rishiritō) troviĝas en la japana maro antaŭ la marbordo de Hokkajdo. La insulo estas formita de la pinto de la malaktiva vulkano Rishiri. Kune kun la insulo Rebun kaj la marbordo de Sarobetsu, Rishiri estas parto de la Nacia Parko Rishiri-Rebun-Sarobetsu.
La plej gravaj ekonomieroj de la insulo estas turismo kaj fiŝkaptado. La insulo havas surfacon de ĉirkaŭ 183 km².
[redaktu] Vidindaĵoj
- Kabo Peshi sur la orienta flanko de la haveno Washidomari
- Kabo Senhoshi
- Neguma-roko (dormanta urso)
- Jimmen-roko
- Ponmoshiri-insulo
- Hime-marĉo
- Menūshoro-marĉo
- Otatomari-marĉo
[redaktu] Transportebloj
- Ŝipkonektoj al Rebun-insulo, Wakkanai kaj Otaru
- Aviadilkonekto al Wakkanai
- Sur la insulo ekzistas ringa bus-trafiko.
[redaktu] Historio
- Ranald MacDonald alvenis en 1848 sur Rishiri.