Petřkovice
El Vikipedio
Petřkovice estas vilaĝo kunlaboranta kun Regiono Hlučín. La unua mencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas nur el la jaro 1377. La vilaĝo estas kunigata kun proksima burgo Landek el la 2-a duono de la 13-a jarcento (konserviĝis nur malgrandaj restaĵoj). En monteto Landek same troviĝas signifa arkeologia trovejo. En la jaro 1782 estis en Petřkovice komencita unua profundaĵminado de nigra karbo en la regiono. La minado estis definitive finita en la jaro 1986. Hodiaŭ en la areo de eksa karbominejo nomata Anselm troviĝas Minejmuzeo. La vilaĝo estis aligita al Ĉeĥoslovakio en la jaro 1920. Tiutempe ĝi havis areon 259 ha, 2 609 loĝantojn kaj 252 domojn, ministan kolonion nomata Mexiko, malsanulejon, infanan rifuĝejon, burĝan lernejon, du komunumajn lernejojn, publikan akvokondukilon kaj kanalizon, karbominejojn Anselm kaj Oskar, 7 restoraciojn, 1 kafejon kaj 7 vendejojn. Ekde la jaro 1976 Petřkovice estas urboparto de urbo Ostrava.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Urboj kaj vilaĝoj en Regiono Hlučín | |
---|---|
Bělá ~ Bohuslavice ~ Bolatice ~ Darkovice ~ Dolní Benešov ~ Hať ~ Hlučín ~ Hněvošice ~ Chlebičov ~ Chuchelná ~ Kobeřice ~ Kozmice ~ Kravaře ~ Ludgeřovice ~ Markvartovice ~ Oldřišov ~ Píšť ~ Rohov ~ Služovice ~ Strahovice ~ Sudice ~ Šilheřovice ~ Štěpánkovice ~ Třebom ~ Velké Hoštice ~ Vřesina ~ Závada | |
Vilaĝoj kunlaborantaj kun Regiono Hlučín | |
Hošťálkovice ~ Lhotka u Ostravy ~ Malé Hoštice ~ Petřkovice |
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Ostrava-urbo | |
▼ | |
Antošovice ~ Bartovice ~ Hošťálkovice ~ Ostrava-Hrabová ~ Ostrava-Hrabůvka ~ Ostrava-Hrušov ~ Krásné Pole ~ Lhotka u Ostravy ~ Mariánské Hory kaj Hulváky ~ Koblov ~ Martinov ~ Michálkovice ~ Moravia Ostrava kaj Přívoz ~ Muglinov ~ Nová Bělá ~ Ostrava-sudo ~ Ostrava ~ Petřkovice ~ Plesná/Plesná (Ostava-urbo) ~ Polanka nad Odrou ~ Ostrava-Poruba ~ Proskovice ~ Pustkovec ~ Radvanice kaj Bartovice ~ Silezia Ostrava ~ Stará Bělá ~ Svinov ~ Ostrava-Třebovice ~ Ostrava-Vítkovice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |