Norda Karelio
El Vikipedio
Norda Karelio (en la finna Pohjois-Karjala) estas provinco en gubernio Orienta Finnlando, kiu estis propra gubernio de 1960 ĝis 1997. Norda Karelio havas 168 000 loĝantojn kaj ĝia areo estas 21 585 km² el kiu 17,6% estas akvo. El loĝantoj 98,4 % parolis la finnan kaj 1,0 % la rusan.
[redaktu] Komunumoj
Norda Karelio havas 16 komunumojn, el kiuj kvin estas urboj.
- Eno
- Ilomantsi
- Joensuu, al kiu Kiihtelysvaara kaj Tuupovaara stis ligitaj en 2005
- Juuka
- Kesälahti
- Kitee
- Kontiolahti
- Lieksa
- Liperi
- Nurmes
- Outokumpu
- Polvijärvi
- Pyhäselkä
- Rääkkylä
- Tohmajärvi, al kiu Värtsilä estis ligita en 2005
- Valtimo
[redaktu] Ekonomio
En jaro 2003 el 62 000 laborlokoj de la provinco 5 000 estis en primara produktado, 16 000 en prilaborado kaj 41 000 en servoj. En 2004 el laboristoj 17,1 % estis senlaboraj. Norda Karelio estas unu el maldense loĝataj provincoj de Finnlando kaj ĝia loĝantaro daŭre malkreskas.