Metriko (poetiko)
El Vikipedio
Literaturo > Poezio > Metriko
Metriko estas la arto pritraktanta la regulojn, mezurojn kaj tipojn de versoj. La malsamaj konceptoj pri la ritmo donas diversajn verssistemojn. Inter ili la ĉefaj estas:
- Kvanta sistemo: la ritmo strukturiĝas per sinsekvo de piedoj de longaj kaj mallongaj silaboj (tiu sistemo estas ankaŭ nomata klasika metriko).
- Akcenta sistemo: la ritmo strukturiĝas per la akcento. Tiuj akcentataj silaboj determinas la strukturon de la versoj.
- Silaba sistemo: la verso strukturiĝas per silaboj, sendepende de la akcentoj.
- Akcentsilaba sistemo: la strukturiĝo dependas kaj de la nombro da silaboj kaj de la akcentoj.
[redaktu] Legu ankaŭ
La klasika metriko kaj Esperanto (de Kalman Kalocsay): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr45/metriko.html