Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj
El Vikipedio
Grave por kontribuintoj al alilingvaj vikipedioj: Ĉi tiu paĝo atentigas pri kelkaj malsamoj (krom la lingvo!) inter tiu ĉi kaj la aliaj vikipedioj:
- En la Esperanta Vikipedio, vi majuskligu familinomojn nur unufoje en la komenco de la biografia artikolo.
- Je la 28-a de marto 2006 finiĝis baloto pri majuskligo de familiaj nomoj. Venkis la dua alternativo. Tio signifas, ke ekde nun ni ne plu tut-majuskligas familiajn nomojn en titoloj de artikoloj, sed daŭre majuskligas ilin komence de la artikolo, kaj ni skribas la nomojn laŭ la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo. Vidu: Vikipedio:Familiaj nomoj kaj majuskligado.
- En la Esperanta Vikipedio, vi devas provi forlasi vian nacian vidpunkton. Tio ankaŭ validas kiam vi tradukas artikolojn. "Esperantigi" ne egalas "laŭvorte traduki"! Vidu je Evitendaj Eŭropcentrismoj kaj Neŭtrala Vidpunkto.
- Ekzemplo: En la Angla praartikolo pri Saddam Hussein legeblas Middle East "Mezoriento" laŭ situo de tradicia anglalingvio. En la Esperanta traduko legeblas anstataŭe Okcidenta Azio, laŭ tutmonda vidpunkto.
- En kelkaj alilingvaj Vikipedioj, oni distingas inter sinonimaj artikoloj per aldono de komaĵo: "X, a" kontraste al "X, b". En la Esperanta Vikipedio vi uzu tiucele nur parentezojn! Ekzemple: Cambridge (Britio) kontraŭ Cambridge (Masaĉuseco). (Kaj ne Cambridge, Britio. Vidu je Vikipedio:Nomoj de titoloj.) Avantaĝoj estas:
- Oni povas per vertikala streketo fine de la ligo kaŝi la parentezaĵon (tio ne eblas per komaĵoj): [[Cambridge (Britio)|]] fariĝas Cambridge.
- Troviĝas pli da nomoj kaj titoloj kunkomaj ol kunparentezaj. Ekzemplo estas la librotitolo Kredu min, sinjorino!.
- En la Esperanta Vikipedio, vi evitu romiajn ciferojn. Uzu eŭropajn.
- Pluraj artikoloj havas kategorian hierarkion. Pensu, ĉu tio taŭgas por via artikolo.
- La Esperanta Vikipedio baziĝas parte sur tradukoj, kaj ties eksteraj ligoj ĉefe estas ne-esperantlingvaj, ĉar apenaŭ ekzistas e-lingvaj fontoj por libera alŝuto.
- Esperanta vikipedio - bedaŭrinde - ne povas partopreni en la kopi-ŝuta kaj OCR-ĉampioneco de la naciaj vikipedioj.