Krispa pelikano
El Vikipedio
Krispa pelikano ([Pelecanus crispus) estas birdo el pelikanedoj.
Ĝi grandas 160-178 cm. Ĝi vivas, flugas, kondutas simile kiel la blanka pelikano, sed la krispa pelikano estas iom pli granda. Ĉe ĝi estas bone videblaj desupre la malhelaj manplumoj kaj la nigraj flugilfinoj. La flugilo estas malpur-blanka desube, kiel ankaŭ la dorsa flanko. La ventra flanko estas grizblanka kun granda flava makulo ĉe la kropo (kiel la plumoj ne estas ŝiritaj). La kruro estas plumbogriza (kaj ne karnokolora), la plumaro sur la nuko estas krispe buklam la okuloj estas helflavaj (kaj ne ruĝetaj).
La junbirdoj similas al birdidoj de la blanka pelikano, sed la frunta plumaro finiĝas super la bekobazo en unu vico (kaj ne en unu punkto).