Kemia armilo
El Vikipedio
La kemiaj armiloj estas tiaj kemiaj kombinaĵoj, kiujn oni uzas en dasa, fluida, solida stato pro ties venena efiko je homo, besto, planto.
La internaciaj klopodoj por malpermesi ilin ekis jam tre frue, tiel la ĝeneva konvencio de 1925 entenis malpermesajn dispoziciojn pri la sufoka, venenak kaj aliaj gasoj, samefikaj fluidoj, solidoj kaj iloj. La protokolon subskribis pli ol 140 ŝtatoj (krom i.a. Usono, Rusio, Israelo).
Enhavo |
[redaktu] Unua mondmilito
La unua amasa uzo de kemiaj armiloj okazis en la unua mondmilito ĉe Ypres, 22-an de aprilo 1916, kie la germanaj trupoj disŝprucis klorgason al la francaj-alĝeriaj trupoj en front-parto de 6 km. La uzo de la kemiaĵoj kaŭzis tutan kaososn ĉe la malamiko, sed la germanoj ne povis eluzis la situon. La protekto kontraŭ la kemiaj armiloj elformiĝis jam dum tiu milito: aperis la gasmaskoj kaj aliajn protektilojn.
En la unua mondmilito oni uzis krom la menciita klorgaso la pli suferige venena fosgenon kaj la mustardan gason, kiu lasta kaŭzis vidperturbojn aŭ blindecon, blazigon. Dum la unua milito oni foruzis pli ol 100.000 tunoj da venenaj kemiaĵoj, sed pro la efika defendado fakte sensukcese.
[redaktu] Dua mondmilito
Kvankam la militantaj potencoj deponis grandajn stokojn, la kemiajn armilojn oni ne uzis en tiu ĉi milito – sed okazis uzo de kemiaĵoj inter la du mondmilitoj en Ĉinio kaj Etiopio-, ĉar la militaj gviadntoj vidis la kemiajn armilojn malgrand-efikaj rilate al la tradiciaj armiloj. Aliaj kaŭzoj estis la timo pro la venĝo je la propra loĝantaro; dispozicioj de la ĝeneva protokolo; nekontrolebleco de la ekuzita gasaĵoj (ekz. ĉe abrupta ventoŝanĝo).
La unuajn modernajn kemiajn armilojn produktis Germanio dum la dua mondmilito. Tiuj estis fosfor-entenaj nervoblokaj gas-kemiaĵoj.
[redaktu] Post la mondmilitoj
La usona kaj soveta armeo deponis grandkvanon da sarin- kaj VX-gaso.
Oni plenigis la fluidajn kemiaĵojn en artileriajn pafaĵojn, bomboj kaj eksplodraketoj, sed ekzistis aliaj metodoj por alvenigo ilin al la konvena loko.
La sekuran rezervon certigis la evoluigo de la dukomponentaj armilaĵoj: ekz. la du sendanĝerajn kombinaĵoj de la sarino unuiĝas nur ĉe elpafo de la pafaĵo.
En la dua duono de la 20-a jarcento, ĉiu armeo havis siajn proprajn kemiajn armilojn kaj la defendilon kontraŭ ili, sed en la 1990-aj jaroj plimulto de ili neniigis ilin.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |